En la paska sabato, la 20-an de aprilo 2019, okazis la 50-a Malferma
Tago en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Partoprenis 43 homoj, iom
malpli ol en antaŭaj okazoj, sed la programo estis same bunta kaj riĉa
kiel kutime. Ĉeestis ses el la ok estraranoj de UEA, kies printempa
kunsido komenciĝis jam vendredon kaj daŭris ĝis lundo (du estraranoj,
Lee Jungkee kaj Emilio Cid, partoprenis nur skajpe por ŝpari kostojn;
aliaj pagis siajn proprajn vojaĝojn). Aperis ankaŭ malnovaj oficistoj
inkluzive de István Ertl, eksa redaktoro de la revuo Esperanto, kaj Nikola
Rašić, eksa kongresa sekretario.
Tiuj, kiuj ne ĉeestis
la aranĝon, povos tamen spekti grandan parton de la enhavo per videoj. Jen
la listo de programeroj kun ligiloj:
Ionel Oneţ (libroservisto),
prezento de la libroservaj novaĵoj (video).
Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova (redaktoroj de la Revuo
Esperanto): "Reta Revuo Esperanto: kio ĝi estas?" (video);
Manuela Burghelea (volontulo de TEJO): “Tutmondaj voĉoj: civitana
amaskomunikilo en pli ol 40 lingvoj” (video);
Trezoro Huang Yinbao (estrarano de UEA, ĉefredaktoro de Unesko-Kuriero
en Esperanto): “Disvastigo de idealoj kaj valoroj de Unesko per
Esperanto” (video bedaŭrinde ne disponebla pro neantaŭviditaj
teknikaj problemoj)
Katalin Kováts (Edukado.net): "Kiel evoluigi
niajn lingvokapablojn? - Metodikaj konsiloj eĉ por fluparolantoj" (video)
Stefan MacGill (Vicprezidanto de UEA): "Radikoj de la Volontula Servo kaj
teknologio en la Centra Oficejo" (video);
Mark Fettes (Prezidanto de UEA) - Prelego “Esenco kaj estonteco: La
signifoj de Esperanto kaj UEA por la nuntempa mondo” (video).
Post la prelego de Fettes (montrata en la sama video),
estis okazo por la publiko starigi demandojn al li kaj aliaj estraranoj. Ne
surprize, la ĉefa temo estis la financa situacio en UEA kaj la estonteco
de la Centra Oficejo. Jam antaŭ kelkaj semajnoj, la Prezidanto anoncis al
la Komitato de UEA ke li kaj la Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer
iniciatis procezon por ŝpari ĉe la salajroj, kiuj konsistigas du trionojn
de la jaraj elspezoj (la deficito jam kreskis ĝis unu triono). Ertl
demandis, kiel oni plenumos la laboron per malpli da laborfortoj.
Rašić kritikis la ofertojn faritajn (private, unuope) al la
oficistoj. Fettes kaj Schäffer respondis per klarigoj pri la utiligo de
pagataj kaj volontulaj laborfortoj, la jura kadro por la reprilaboro de
kontraktoj kaj la transpreno fare de la Estraro de diversaj taskoj antaŭe
faritaj en la Oficejo. Kováts esprimis subtenon al la preteco de la
Estraro alfronti la financan defion kaj ne pluŝovi la problemon al la
venonta Estraro – starpunkto, kiu rikoltis aplaŭdon de la publiko.
Alia ĉeestanto demandis, ĉu okazos pliaj Malfermaj Tagoj, al kiu venis la
respondo: jes, nepre.
La plej multaj programeroj estis filmitaj
kaj rete elsenditaj en Fejsbuko, kvankam teknikaj problemoj iom ĝenis la
elsendon. Foto-raporton oni povas trovi en la Reta Revuo: revuoesperanto.org/mt2019. La
kostojn de la aranĝo grandparte kovris diversaj donacantoj, responde al
alvoko de estrarano Fernando Maia, kiu agnoskis kaj dankis ilin fine de la
programo. Detaloj aperos en Oficiala Informilo de la revuo Esperanto.
La 53-a Malferma Tago okazos virtuale la 17-an de aprilo partnere kun Vinilkosmo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 944 (2021-04-13)
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
Malferma Tago la 30-a novembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 824 (2019-09-12)
Programo de la 50-a Jubilea Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 789 (2019-03-26)