Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 812 (2019-07-25)
La nova Estraro de UEA dividis siajn taskojn, Duncan Charters prezidas

En sia unua kunsido dum la 104-a Universala Kongreso, la Komitato de UEA elektis novan Estraron por gvidi la Asocion dum la venonta trijara periodo.

Kun la ĉeesto de 35 Komitatanoj A, reprezentantaj la aliĝintajn landajn kaj fakajn asociojn, kaj 5 Komitatanoj B, elektitaj de la individuaj membroj, la Komitato unue kompletigis sin per la elekto de 9 Komitatanoj C: Duncan Charters, Andreas Diemel, Mark Fettes, Trezoro Huang Yinbao, Dennis Keefe, Zsofia Kóródy, François Lo Jacomo, Stefan MacGill kaj Rakoen Maertens.

Estis entute naŭ kandidatoj por la Estraro, inkluzive de du kandidatoj por Prezidanto: Duncan Charters kaj Fernando Maia. La aliaj kandidatoj estis Chen Ji, Trezoro Huang Yinbao, Aleks Kadar, Orlando Raola, Jérémie Sabiyumva, So Jinsu kaj Amri Wandel. La Komitato bezonis tri voĉdonojn por decidi pri la grandeco de la nova Estraro, sed fine subtenis la rekomendon de la Elekta Komisiono pri ok lokoj.

La plej kontestata elekto estis tiu por la Prezidanto. Ambaŭ kandidatoj konfirmis sian pretecon kunlabori en Estraro gvidata de la alia, kaj ambaŭ emfazis la bezonon de harmonia, teama etoso. En la unua rondo neniu el la du kandidatoj ricevis la laŭregulare postulatan plimulton. En la dua baloto estis elektita Charters per unu voĉo pli ol Maia.

En la fino, la nova Estraro ricevis jenan konsiston: Duncan Charters (prezidanto); Fernando Maia kaj Trezoro Huang Yinbao (vicprezidantoj); Aleks Kadar (ĝenerala sekretario); kaj Orlando Raola, Jérémie Sabiyumva, So Jinsu kaj Amri Wandel. La taskodivido kundecidita de la Estraro dum sia merkreda kunsido estas la jena:

Prezidanto: Duncan CHARTERS - Kunordigo, Strategio, Instruado, Rilatoj kun ILEI

Vicprezidanto: Fernando Jorge PEDROSA MAIA Jr - Centra Oficejo, Statuta Reformo, Eksteraj Rilatoj (krom Unesko), Ameriko, Rilatoj kun TEJO, Rilatoj kun Membro-Organizoj

Vicprezidanto: HUANG Yinbao (Trezoro) - Financoj, Unesko

Ĝenerala Sekretario: Aleks KADAR - Administrado, Ĝemelaj Urboj, Esperanto-Centroj, Eŭropo, Revuo Esperanto.

Orlando E. RAOLA - Kulturo, Kongresoj, Biblioteko, Eldonado, Esploro kaj Dokumentado, Terminologio.

Jérémie SABIYUMVA - Afriko, Aktivula Maturigo.

SO Jinsu - Azio, Oceanio, Informado kaj Amikoj de Esperanto.

Amri WANDEL - Scienca kaj Faka Agado, Meza Oriento kaj Norda Afriko

La nova Estraro ekoficis lundon, la 22-an de julio, kadre de la tria Komitata kunsido en Lahtio.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/812a1

El Gazetaraj Komunikoj

Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)

Membronombro 2019: nova kotizsistemo estis pozitiva por UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 853 (2020-03-05)

2019: nova rekordo ĉe donacoj por UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 850 (2020-02-20)

Unesko-Kuriero havos novan kuneldonanton post publikigo de ĉi tiu numero pri klimata ŝanĝo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 832 (2019-11-04)

La konsisto de la nova Afrika Komisiono de UEA (2019-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 826 (2019-09-21)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020