La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a
Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a
ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe
Binnenweg 176.
La evento estas registrita en Eventa Servo:
https://eventaservo.org/eventoj/iWnVaxUygORJVwBq
kaj en Fejsbuko:
https://www.facebook.com/events/2226908600933748/?ti=cl
La programo:
10:00- 10:30: Akcepto.
10:30-
10:50: Libroservaj novaĵoj; Ionel Oneţ.
11:00- 11:45: Prelego;
Orlando E. Raola, nova estrarano de UEA, pri "Ĉu ni parolis science?
Ekskurso tra sep jardekoj de faka kaj populariga scienca verkado en
Esperanto".
12:00- 12:45: Prelego; Heidi Goes, pri komenciĝanta
Esperanto-movado en Angolo.
12:45- 13:40: Tagmanĝa paŭzo.
13:40- 14:00: Prelego; Klara Ertl, pri pedofilio.
14:00- 14:45:
prelego; Guillaume Armide, pri "Ĉu vi volas pravi aŭ feliĉi? SenPerforta
Komunikado (SPK)."
15:00- 15:45: Prelego; Duncan Charters, la nova
prezidanto de UEA, pri "Interkultura Kompetento kaj miskomprenoj inter
diversaj grupoj inkluzive de Esperantistoj".
16:00- 16:30: Prelego;
Joop Kiefte, la nova prezidanto de TEJO.
16:30-17:00: Dialoga momento
kun la prezidantoj kaj estraranoj de UEA kaj TEJO.
Aldone al
specialaj ofertoj, la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato
en la Libroservo. Kafo kaj teo estos senpagaj.
Orlando E.
Raola, estrarano de UEA pri kulturo kaj kongresoj
Said Baluĉi,
stabano de TEJO
La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 864 (2020-04-18)
Mesaĝo de Universala Esperanto-Asocio okaze de la Internacia Tago por Toleremo, 16 novembro 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 833 (2019-11-15)
Klerige kaj klarige ĉe la 50-a Malferma Tago de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 798 (2019-04-26)
Programo de la 50-a Jubilea Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 789 (2019-03-26)