Universala Esperanto-Asocio salutas la virinojn de la mondo, precipe la
anojn de la Esperanto-komunumo, okaze de la Internacia Virina Tago 2019. En
sia rolo kiel internacia lingvo laboranta por rekta kaj nefiltrita dialogo
inter la civitanoj de la mondo, Esperanto unike situas por ĉie helpi
virinojn interkomunikiĝi trans la bariloj de distanco kaj lingvo,
interŝanĝi vidpunktojn kaj ideojn, kaj organizi sin por agado favore al
virinaj rajtoj.
Ni rekonas, ke multo farendas. Spite signifan
progreson en Celo 4 de la Celoj por Daŭripova Evoluigo, kiu rilatas al
edukado, virina edukado postrestas la viran. Al tro multaj infanoj mankas
aliro al edukado, kaj tio precipe veras inter knabinoj. El inter tiuj
infanoj kiuj havas aliron al edukado, tro multaj knabinoj frue forlasas la
lernejon, antaŭ ol ili povas evoluigi la proprajn lertojn aŭ pretigi sin
por karieroj.
Je la sama tempo, UEA rekonas kaj honoras la
gvidan rolon de virinoj en movadoj por lingva kaj kultura revivigo, kaj por
ŝirmi la endoman sferon kontraŭ subpremo kaj diskriminacio. Tiaj
iniciatoj formas esencan parton de la strebado starigi mondon kie multaj
kulturoj kaj lingvoj povu harmonie kunekzisti – temo speciale grava
en la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, kaj aparte grava por nia
Asocio kiu laboras por lingva egaleco.
Sekve, ni esprimas nian
solidarecon kun movadoj por forigi diskriminacion kontraŭ virinoj kaj
knabinoj kaj krei daŭripovan estontecon kiam ĉiuj homoj traktiĝas kun
egala atento kaj respekto, sendepende de lingvo, kulturo, genro, kaj aliaj
formoj de diverseco.
Okaze de la Internacia Virina Tago 2019,
UEA sendis la ĉi-supran mesaĝon al Unuiĝintaj Nacioj. Pliajn detalojn
pri la rilatoj UEA/UN vi trovos ĉe www.esperantoporun.org.
Mesaĝo de UEA okaze de la Zamenhof-tago, 15-a de decembro 2020: Esperanto por monda kunlaboro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 919 (2020-12-14)
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Homaj Rajtoj, 10 decembro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 918 (2020-12-07)
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)
Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 887 (2020-06-18)
Mesaĝo de AVE kaj UEA okaze de la Monda Tago pri Medio, 5 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 883 (2020-06-05)