En epoko kiam la mondo alfrontas defiojn
pli grandajn ol iam ajn antaŭe, kaj kiam demandoj kiel ekzemple
klimatŝanĝiĝo kaj nuklea milito prezentas ekzistominacojn ne nur al la
homaro sed eĉ al la planedo, toleremo estas hodiaŭ pli grava ol iam en
pasinteco. Nur per transpontado de niaj diferencoj ni povos kontraŭstari
la problemojn kiuj ĉirkaŭas nin. Sed, bedaŭrinde, ne ekzistas lando en
la mondo kiu ne spertas maltoleremon en unu formo aŭ alia – pri
raso, religio, genro kaj multaj aliaj diferencoj, kiuj devus fortigi nin
per diverseco, sed tro ofte rolas por malfortigi nian decidemon kaj dislogi
nin for de la esencaj defioj kiuj ĉirkaŭas nin. En multaj landoj kreskas
politika ekstremismo, kaj malamo anstataŭas komprenon. Neniam internacia
kunlaboro pli gravis, ol ĝi gravas hodiaŭ.
Fundamenta al tiuj
diferencoj estas la diferenco de lingvo. Se ni ne povas interkompreniĝi,
ni ne povas kunlabori; se ni ne povas interkompreniĝi, ni emas plej
malbone imagi pri tiuj kiuj estas malsamaj al ni. Okaze de tiu ĉi
Internacia Tago por Toleremo, Universala Esperanto-Asocio apelacias al
internaciaj organizaĵoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, al registaroj tra la
mondo kaj al ĉiuj homoj de bona volo, ke ili laboru por serĉi
signifoplenan dialogon, ke ili flankenmetu siajn diferencojn kaj ke ili
kunlaboru en spirito de toleremo por alfronti la defiojn kiuj jam
kontraŭstaras nin ĉiujn. Ni promesas nian kunlaboron en tiu
klopodado.
Mesaĝo okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 926 (2021-01-21)
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Holokaŭsta Memoro, 27 januaro 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 925 (2021-01-20)
Mesaĝo de UEA okaze de la Zamenhof-tago, 15-a de decembro 2020: Esperanto por monda kunlaboro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 919 (2020-12-14)
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Homaj Rajtoj, 10 decembro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 918 (2020-12-07)
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 913 (2020-10-23)