Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 823 (2019-09-11)
UEA invitas prelegi en la 73-a IKU-sesio en Montrealo

Kadre de la 105-a UK en Montrealo okazos la 73-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. UEA invitas profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la sekretario de IKU (amri@.spamaĵo?huji.ac.il). La proponoj alvenu plej laste la 15-an de Januaro 2020.

Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu prelego kadre de la IKU kaj el du kromaj prelegoj. Tiukaze bonvolu indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon. Proponoj, kiuj ne estos elektitaj por la IKU, povos tamen esti utiligitaj en aliaj kadroj, kiel Scienca Kafejo. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo.

Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Duono de la honorario dependas de ĝustatempa livero de teksto por la IKU-libro kaj duono – de la efektiva okazigo de la prelego. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU: https://www.uea.org/kongresoj/universitato.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/823a1

El Gazetaraj Komunikoj

La Universala Kongreso en Montrealo prokrastita al la jaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 862 (2020-04-11)

UEA planas prokraston de la UK en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 861 (2020-04-04)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

La dua aliĝperiodo de la UK en Montrealo plilongigita ĝis la 1-a majo 2020 pro la koronviruso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 855 (2020-03-13)

UEA alvokas al subteno "Partoprenu UK-on": Montrealo, 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 847 (2020-02-09)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020