Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 859 (2020-03-31)
100-jariĝo de la morto de Hector Hodler: revuo Esperanto libere elŝutebla

La 31-a de marto 2020 markas la 100-jariĝon de la morto de Hector Hodler. Tiu svisa esperantisto, kiu estis fondinto de UEA kaj motoro de la revuo Esperanto, sendube estas inter la plej gravaj laborintoj por nia afero. De la junulara agado ĝis bestoprotektado kaj la pacproblemo, de la nasko de pluraj iniciatoj ĝis la vasta kunordigo de la movado, sennombraj estis la kontribuoj de Hodler, kies vivo estis signifoplena por Esperanto. Omaĝe al li la aprila numero de la revuo estas libere elŝutebla ĉe uea.org/revuoj.

Filo de la svisa pentristo Ferdinand Hodler, Hector naskiĝis en Ĝenevo la 1-an de oktobro 1887, la jaron, kiam aperis la Unua Libro. En 1903, 16-jaraĝa, li lernis Esperanton kune kun sia samlernejano Edmond Privat, kun kiu li fondis lokan klubon kaj kreis la revuon Juna Esperantisto. Jam en tiu jaro la revuo ĝuis la aperigon de 6 numeroj kaj fariĝis internacia organo por ligi la junajn Esperanto-parolantojn de tiu frua periodo. Ĝi daŭris ĝis 1914.

En tiu periodo Hodler ankaŭ kontribuis al la plurtema revuo Tra la mondo, fama pro la kvalito de siaj ilustraĵoj kaj unika tiuaspekte en la frua epoko de Esperanto. En 1905 li aperigis sian tradukon de la klasika novelo Paŭlo kaj Virginio, majstroverko de Bernardin de Saint Pierre, kiu profunde kritikas la dividon de sociaj klasoj en la Francio de la 18-a jarcento.

En 1906 Hodler partoprenis la 2-an Universalan Kongreson, kiu okazis en lia naskiĝurbo, kaj estis aparte tuŝita de la ideoj pri la internacia organizado de la movado pere de Esperanto-konsuloj, laŭ propono de Théophile Rousseau kaj Alphonse Carles. Tiuj ideoj kongruis kun liaj deziroj organizi internacian reciprokan helpon inter homoj de bona volo kaj el tio ekestis la ĝermo de Universala Esperanto-Asocio.

En 1907 Hodler transprenis la redaktadon de la revuo Esperanto, fondita du jarojn antaŭe de la franca anarkiisto Paul Berthelot, kaj metis ĝin por plena utilo de la organizado de la movado, sed ankaŭ por diskuti la socian vivon kaj mondan situacion de tiu epoko. Li redaktis la revuon dum 13 jaroj, efektive ĝis sia morto, kun nur sesmonata paŭzo pro la Unua Mondmilito. Kiel konate, la revuo daŭras ĝis nun kiel oficiala organo de UEA kaj ĝia aprila numero de 2020 estis dediĉita al la memoro de Hector Hodler. Krom tio, en la 21-a jarcento la revuo Esperanto gajnis novan atingon pere de la reta revuo, alirebla senpage al ĉiuj esperantistoj per revuoesperanto.org.

Ĝis la 3-a UK en 1907, en Kembriĝo, pere de la revuo Esperanto kaj kunlabore kun Rousseau kaj Carles, Hodler evoluigis la ideojn pri Esperanto-konsuloj (delegitoj), kun granda subteno de la komunumo, kaj finfine en 1908 li fondis Universalan Esperanto-Asocion kune kun Théophile Rousseau. Hodler fariĝis ĝia Ĝenerala Direktoro kaj Vicprezidanto. Per UEA li celis "krei fortikan ligilon de solidareco inter diverslingvanoj". Efektive dum la milita periodo li organizis la Dummilitan Helposervon de UEA, kune kun la tiama Sekretario Hans Jakob. La servo kaŭzis eksterordinaran bruon kaj ĝuis valoran agnoskon por la Asocio. Post la morto de Harold Bolingbroke Mudie, tiama Prezidanto de UEA en 1916, pro la Unua Mondmilito la prezidanta posteno restis vaka ĝis 1919, kiam Hodler estis elektita Prezidanto, la jaron antaŭ sia forpaso, la 31-an de marto 1920, en Leysin, Svislando. La forpaso okazis precize 28 tagojn antaŭ la 12-jariĝo de la Asocio, kiu en 2020 fariĝas 112-jara. Li tiam estis nur 32-jaraĝa.

Hodler heredigis al UEA la revuon Esperanto kaj sian Esperanto-bibliotekon, kiu nuntempe havas lian nomon. Li ankaŭ testamentis gravan parton de sia havaĵo al UEA, kun la celo certigi ĝian ekziston kaj pro tio estas konsiderata ankaŭ la unua protektanto de la Asocio.

En sia artikolo pri Hodler por la Enciklopedio de Esperanto de 1934, László Halka skribis: “Estas karakterize por lia nobla animo kaj humaneco, ke en Ĝenevo li aliĝis al la loka bestprotekta societo kaj diris, ke li ŝatus fari el UEA asocion por protekti la homojn. Je la fino de sia vivo, dum la milito, kiam li jam estis ofte malsana, li turnis sin ĉefe al sciencaj problemoj”. Halka ankaŭ diras: “Hodler estis idealisto, sed kun granda praktika sento. Li pensadis senĉese, kiel li povus fari Esperanton praktike uzebla, per tio preparante internacian tuthomaran popolon. Li opiniis, ke oni ne devas apartigi la mondlingvan movadon de la aliaj sociaj movadoj. Oni devas fari pere de internacia organizo amasmovadon esperantan, malgraŭ, ke li bone sciis, ke Esperanto progresas jam per si mem, eĉ sen iuj specialaj organizaĵoj”.

Pro tiu grava okazo por nia movado, ni kuraĝigas al ĉiuj fariĝi kaj resti membro en UEA: uea.org/alighoj/alighilo. Ni ankaŭ invitas al pli profunda esploro pri la vivo kaj verko de Hodler. Apartaj rekomendoj estas: la libro Utila estas aliĝo, de Ulrich Lins (katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8043), kies unua triono riĉe prezentas la historion de Hodler kaj UEA; Novaj vojoj (katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=261), kiu kolektas la elstarajn artikolojn de Hodler pri la pacproblemo, aperintaj en la revuo Esperanto de 1915 ĝis 1917; kaj la originala romano Hodler en Mostar, de Spomenka Štimec (katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7664), kun historia fono ĉirkaŭ Ferdinand Hodler, la patro. Kiel eblas legi en la aprila numero de 2020 de la revuo Esperanto, ankoraŭ ĉi-jare aperos nova libro pri Hector Hodler kaj eblas trarigardi plurajn verkojn liajn ciferece en la retejoj de la Nacia Biblioteko de Aŭstrio.

Pri Hodler Privat skribis: "Al tio, kion iniciatis la genio de Zamenhof sur kampo lingva, li aldonis la necesan bazon sur la kampo socia".

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/859a1

El Gazetaraj Komunikoj

Nova estraro de Institucio Hodler
Gazetaraj Komunikoj n-ro 872 (2020-05-15)

70-jariĝo de la Deklaro de Schuman, Eŭropa Tago kaj Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 870 (2020-05-08)

Jarkolektoj de la revuo Esperanto liberaj por elŝutado
Gazetaraj Komunikoj n-ro 863 (2020-04-16)

La decembra numero de la revuo Esperanto elŝuteblas senpage
Gazetaraj Komunikoj n-ro 781 (2019-01-27)

La januara numero de la revuo Esperanto elŝuteblas senpage
Gazetaraj Komunikoj n-ro 724 (2018-01-31)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020