Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 899 (2020-08-09)
14 elstaraj agantoj diplomitaj dum la Virtuala Kongreso de Esperanto

En la Solena Fermo de la Virtuala Kongreso de Esperanto estis anoncitaj la nomoj de la 14 ricevantoj de la Diplomoj 2020 pri Elstara Agado aŭ pri Elstara Arta Agado. Tiuj diplomoj estas aljuĝataj de la Estraro de UEA ekde la jaro 2007.

Elstara Agado:

Aleksandr Korĵenkov kaj Halina Gorecka (Rusio) pro elstara agado kiel redaktoroj de la Ondo de Esperanto kaj kiel eldonistoj ĉe Eldonejo Sezonoj, kiu ekde 1983 jam publikigis vere eminentajn verkojn por Esperantujo;

Lee Jung-kee (Koreio) pro longtempa elstara agado kiel motoro de la Seula Esperanto-Centro, julie kun 337-a kurso el 2-monataj lernadoj, ekde 1991;

Rakoen Maertens (Belgio) pro elstara agado kiel reprezentanto de TEJO kaj UEA ĉe UN kaj Unesko; inter alie dum la Ĝenerala Konferenco de UNESKO en Parizo kaj en la Junulara Forumo de UN-Ekosok;

John Magessa (Tanzanio) pro elstara agado pri restarigo de la movado en Tanzanio;

Jean-Pierre Marcq kaj Evelyne Rotellini (Francio) pro elstara agado per la asocio Esperanto plus, kiu finance subtenas afrikajn aktivulojn kaj pro kreo de la NOMAD-kurso;

Yves Nevelsteen (Belgio) pro elstara kunlaborado en pluraj retaj agadoj (Eventa Servo, Vikipedo, Komputeko), starigo de la fonduso Instigo-Liberapay, Esperanto-traduko de retejoj kaj programoj kaj aliaj projektoj, kiel Eksterrete kaj kolekto de markoj en Esperanto;

Fernando Ŝajani (Brazilo) pro elstara agado kiel fondinto de la retejo Eventa Servo;

Bert Schuman (Francio) pro longtempa elstara agado kiel organizanto de la Internacia Infana Kongreso kaj motoro de la Esperanto-Kulturdomo en Greziljono.

 

Elstara Arta Agado:

Pascal Dubourg Glatigny (Germanio) pro la elstara kontribuo al la literatura Esperanto-kulturo inter alie per la projekto Militrakontoj;

Kjara (Chiara Raggi) (Italio) kantverkisto, aŭtoro, gitaristo kaj komponisto, pro la elstara kontribuo al la muzika Esperanto-kulturo, inter alie per sia koncerto, kiu fermis la virtualan 52-an Malferman Tagon, kaj pro sia regula reta prezentado dum la socia izoliĝo;

Ale Kosabela (Argentino/Brazilo) pro la elstara kontribuo al la muzika Esperanto-kulturo per sia vasta Esperanto-muzika produktado, pro la talenta kunlaboro kun pluraj esperantistaj artistoj, kaj pro la lanĉo de La Pordo;

Istvan Nemere (Hungario) pro la elstara kontribuo al la Esperanto-literaturo, kiel unu el plej produktemaj verkistoj.



Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/899a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020