Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364 280 169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 850 (2020-02-20)
2019: nova rekordo ĉe donacoj al la Ĝenerala Kaso de UEA

En 2018 UEA registris grandiozan rezulton pri donacoj al la Ĝenerala Kaso (https://uea.org/gk/799a1). Kun granda ĝojo la Asocio povas nun diri, ke ĝi denove rekordis!


Rimedoj pro donacoj al la Ĝenerala Kaso en 2019 entute atingis la sumon de 14 855 EUR.


Kvankam la sumo por 2018 estis de la historia vidpunkto elstara, la nova sumo por 2019 reprezentas alian rimarkindan kreskon: ĝi superis tiun de 2018 je 2320 EUR. La diferenco egalas al la averaĝo de la tutaj jaroj inter periodo de 18 jaroj: 2000-2017. Tio signifas, ke la Asocio sukcesis ne nur teni sian historian donacallogon de 2018, sed ankaŭ kreski je vere signifa ŝtupo en 2019, kio estas sendube kialo de granda ĝojo por nia tuta komunumo.

 

Parto el tiu atingo venas el iniciatoj kiel Societo Zamenhof kaj Alianco 365, inaŭgurita pasintjare en testa fazo. La jaro 2019 estis la dua de Martin Schäffer kiel Ĝenerala Direktoro de UEA, kaj speciale helpis al tiu rezulto lia konstanta laboro tiukampe, nome persone alparoli donacantojn kaj skribe kontakti niajn diversajn membrojn. Finfine tiun sukceson UEA ŝuldas al siaj multaj membroj, kiuj malavare donacas al la Asocio, inter ili membroj de la Komitato kaj Estraro de UEA.


Ĉiu donacinto aperis en la Oficiala Informilo de revuo Esperanto (se ili ne donacis anonime).

Fine UEA volas inviti ĉiujn kontribui por ke la sumo por 2020 povu registri alian novan kreskon. Liberaj donacoj al la Ĝenerala Kaso de UEA eblas per uea.org/alighoj/alighilo aŭ rekte per uea.org/alighoj/donacoj/kaso. Aliĝoj al Societo Zamenhof ankaŭ eblas per: uea.org/alighoj/alighilo. Instrukcioj kiel donaci tra Alianco 365 legeblas ĉe la reta revuo Esperanto: https://revuoesperanto.org/alianco_365.


Kompare jen la rezulto (EUR) de donacoj al la Ĝenerala Kaso de la lastaj 8 jaroj:

 

2019: 14 855

2018: 12 535

2017: 01 185

2016: 05 624

2015: 01 919

2014: 02 086

2013: 03 062

2012: 01 446


Pro la malavaro, solidaro kaj teno de fido pri la laboroj de nia Asocio UEA kore dankas al ĉiuj donacintoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/850a1

El Gazetaraj Komunikoj

Membronombro 2019: nova kotizsistemo estis pozitiva por UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 853 (2020-03-05)

Unesko-Kuriero havos novan kuneldonanton post publikigo de ĉi tiu numero pri klimata ŝanĝo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 832 (2019-11-04)

La konsisto de la nova Afrika Komisiono de UEA (2019-2022)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 826 (2019-09-21)

La nova Estraro de UEA dividis siajn taskojn, Duncan Charters prezidas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 812 (2019-07-25)

2018: grandioza rezulto ĉe donacoj por UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 799 (2019-04-27)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020