Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 892 (2020-07-13)
Alvoko al Kunmanĝado tra la Mondo, la 5-an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC

Unu el la tradiciaj eroj de la Universalaj Kongresoj estas la bankedo. Estas facile konstati, ke kunmanĝado estas unu el la plej bazaj kaj unuecigaj manieroj kunesti por homoj de ĉiuj kulturoj, de ĉiuj anguloj de la planedo kaj tra ĉiuj historiaj epokoj de la homara evoluo. Sed en la jaro 2020 ni alfrontas la eksterordinaran defion kreitan de pandemio, kiu aparte limigas la eblecon kunesti kaj kunmanĝi. La organizantoj de tiuj ĉi eventoj decidis trovi kreeman manieron festi nian homecon kaj festeni en la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK): vk.mondafest.net/. UEA invitas vin ĉiujn partopreni la aranĝon “Kunmanĝado tra la Mondo”, okazonta la 5-an de aŭgusto, merkredon, 16:00-18:00 UTC.

Dum tiu ĉi tempo la partoprenontoj montros al la cetera mondo kiel ili festas per manĝado de luksaj pladoj en hejma etoso kaj kiel la manĝaĵoj estis preparitaj (espereble diskonigante la receptojn). Kompreneble pro la diferenco en la loka horo por ĉiuj partoprenantoj tiu hejma kunfestado povos esti de frua matenmanĝo ĝis plej malfrua vespermanĝo, kio ne estas malhelpo, sed donos pli da vario al la tuta aranĝo.

La organizantoj de la programero petas proponojn por partopreno en la aranĝo. La apartaj eroj daŭros averaĝe 5 minutojn. Ili nepre havu viv-elsendotan parton, kie homoj solaj aŭ en familia rondo gustumas la montritan pladon, kiun ili priskribos, kaj ĝi povas havi parton antaŭregistritan kiu montros la pretigadon de la manĝaĵoj.

Limdato por sendado de proponoj estas la 25-a de julio 2020. La organizantoj kontaktos la proponintojn tuj post tiu dato por finaranĝi la detalojn. Bonvolu sendi senprokrakste viajn proponojn al vkk@.spamaĵo?esperanto.org. Bonan apetiton!

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/892a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020