Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 893 (2020-07-14)
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020

Kiel parto de la Virtuala Kongreso okazanta en la kadro de la Monda Festivalo de Esperanto 2020, denove okazos Oratora Konkurso por la junularo.

La konkurso okazos en du sesioj:

    • elimina sesio: malferma al ĉiuj partoprenantoj, ĝi okazos ĵaŭdon, la 30-an de julio, 11:00-16:00 UTC.
    • fina sesio: la kvin plej elstaraj konkursantoj revenos sur la virtualan scenejon denove merkredon, la 5-an de aŭgusto, de la 15:00 ĝis la 16:00 UTC, por decidi la tri premiotojn.

La konkurso estas malferma al la partopreno de gejunuloj en TEJO-aĝo kiuj aliĝis al la kongreso. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la elimina rondo al la estrarano pri kulturo Orlando Raola, kiu kunorganizas la eventon (oraola@.spamaĵo?gmail.com).

La partoprenantoj de la Oratora Konkurso devas elekti unu el la jenaj temoj:

    • Kiam mi estis infano, mia plej kara revo estis...
    • Mi neniam komprenis kial ...
    • Mia plej rimarkinda sperto pri virtualaj eventoj estas…

La parolado daŭros ĝis 10 minutoj, en la Internacia Lingvo Esperanto. La kandidatoj devas paroli libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva kaj stila, kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro.

La juĝkomisiono ĉi jare konsistas el: Giridhar Rao (prezidanto), Mark Giraud (membro), Leandro Abrahão (membro kaj teknika prizorganto) kaj Duncan Charters (anstataŭanto).

La juĝkomisiono aljuĝos tri premiojn: unua premio senpaga aliĝo al la UK en Belfast 2021, laŭ kategorio A en la frua aliĝperiodo aŭ 100 eŭroj, dua premio 75 eŭroj kaj tria 50 eŭroj, ĉiuj monsumoj liverotaj kiel aĉetkuponoj por la asocia Libroservo.

La organizantoj bondeziras al la kuraĝuloj kiuj partoprenos, kaj esperas, ke tiu ĉi kongresero estos tiel populara kaj amase spektita, kiel estas tradicie.

Kompleta regularo de la konkurso troviĝas en la retejo de UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/893a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020