Universala Esperanto-Asocio

Ĉu vi unuafoje venis ĉi tien kaj estas aktuala UEA-membro/servouzanto? Registru vin!

Ĉu vi forgesis la pasvorton? Restarigu ĝin!

Ĉu forgesiĝis la salutvorto? Ricevu rememorigon!


ensalutu • registru vin
Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 854 (2020-03-10)
Belartaj konkursoj de UEA 2020: partoprenu ĝis la 31-a de marto

De la Alvoko al partopreno en la 71-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA (aperinta en la revuo Esperanto, novembro 2019*) UEA rememorigas, ke la limdato por partopreni estas la 31-a de marto 2020.

La kompleta alvoko legeblas ankaŭ en la reta revuo: revuoesperanto.org/belartaj_konkursoj_2020.

Ĉu nia komunumo superos en tiu 71-a okazigo de la konkursoj la rekordon de 171 altkvalitaj kandidataj verkoj atingitan pasintjare? Artemuloj estas kuraĝigataj sendi siajn verkojn por la jenaj branĉoj:

- Poezio (maksimuma longo ne fiksita);

- Prozo (maksimuma longo 200 x 65 signoj/kvino da paĝoj);

- Prozo, subbranĉo Mikronovelo (maksimuma longo 100 vortoj; aljuĝata estas nur unu premio, kiu nomiĝas Premio Paula Adúriz);

- Teatraĵo (maksimuma longo ne fiksita);

- Teatraĵo, subbranĉo Monologo (unu-persona teatraĵo) aŭ Skeĉo (unu- aŭ divers-persona) (por ambaŭ daŭro inter 10 kaj 15 minutoj; aljuĝata estas nur unu premio, kiu nomiĝas Premio María Cuevas);

- Eseo, teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo de la 105-a Universala Kongreso (proksimuma longo 400 x 65 signoj/deko da paĝoj; la unua premio nomiĝas Premio Luigi Minnaja);

- Infanlibro de la Jaro (originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2019; aljuĝata estas nur unu premio).

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo aŭ subbranĉo. La rezultojn oni anoncos kadre de la 105-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto en Montrealo (Kanado), sed partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al aliĝo al la UK. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, krom en la branĉo Infanlibro de la Jaro.

La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas la 31-a de marto 2020. Oni sendu po unu tajpitan ekzempleron de ĉiu konkursaĵo – krom en la branĉo Infanlibro – al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe la Sekretario, Miguel Gutiérrez Adúriz, prefere retpoŝte al la adreso: sciosfero@.spamaĵo?gmail.com; aŭ, se tio ne eblas, papere al la adreso: los Coteros 1-C, 2 Izda, 390600 Muriedas; Cantabria; Hispanio, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. Por la branĉo Infanlibro oni sendu unu ekzempleron de la koncerna libro al la adreso de la Sekretario kaj tri ekzemplerojn al Ionel Oneț, Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL¬3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Premioj varias de 104 € al 546 €. Kompletaj informoj troveblas en la originala alvoko. Detala regularo troviĝas en la retejo de UEA: uea.org/teko/regularoj/belartaj_konkursoj. La premiolistoj ekde la komenco de la Belartaj Konkursoj en 1950 troviĝas ĉi tie: esperanto.net/literaturo/bk/index.html.

Por aliĝi al la 105-a UK favorpreze ĝis la 31-a de marto, aliru: uea.org/kongresoj/alighilo. Por (re)membriĝi en UEA kaj/aŭ aboni la revuon Esperanto: uea.org/alighoj/alighilouea.org/alighoj/abonilo. Por donaci por la Belartaj Konkursoj: uea.org/alighoj/donacoj/belarto.

Ĉiuj premiitaj verkoj de la konkursoj aperas en la serio Belarta Rikolto ekde 2013. Por aĉeti la eldonon de 2019 aliru: katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9749. Por aliaj jaroj: katalogo.uea.org/katalogo.php?retrovo=belarta+rikolto&trovu=Trovu+en+la+reta+katalogo.

UEA deziras sukceson al ĉiuj kandidatoj!

*Erarnoto: en la Alvoko en la revuo Esperanto de novembro 2019 aperis "Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2018". Devas esti: "Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2019". Tiu informo jam aperas ĝusta ĉi-komunike kaj en la reta revuo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/854a1

El Gazetaraj Komunikoj

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Afriko, 25 majo 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 876 (2020-05-25)

Mesaĝo de TEO kaj UEA okaze de la Internacia Tago de Teo, 21 majo 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 873 (2020-05-16)

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 871 (2020-05-14)

70-jariĝo de la Deklaro de Schuman, Eŭropa Tago kaj Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 870 (2020-05-08)

UEA 112-jara: kuraĝo kaj espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 868 (2020-04-28)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020