Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 910 (2020-10-01)
Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj

Ĉiujare, la 1-an de oktobro, tra la pasintaj tridek jaroj, Unuiĝintaj Nacioj festis la Internacian Tagon de Pli Aĝaj Personoj – tagon por memorigi pri iliaj atingoj kaj atentigi pri ilia graveco en socio, sed ankaŭ por altiri atenton al la problemoj kiujn tiom da pli aĝaj personoj frontas. Por fokusi nian atenton pri tiuj demandoj, la Monda Organizo pri Sano (WHO/MOS) lastatempe deklaris la jardekon 2020-2030 la Jardeko de Sana Aĝiĝo.

“Populacioj tra la mondo aĝiĝas pli rapide ol antaŭe,” la MOS klarigas. La Tagordo 2030 de UN kaj ties Celoj por Daŭripova Evoluigo altigis kaj altigas la atenton al la situacio de pli aĝaj personoj, kiuj tro ofte vivas en kondiĉoj de malriĉo (Celo 1), malsato (Celo 2), kaj malsano (Celo 3). Samtempe, pli aĝaj personoj kiuj vivas en relative bona stato kaj kiuj ofte havas je sia dispono tempon kaj energion, povas esti potenca forto por plenumo de ĉiuj 17 Celoj, se ni povas bone mobilizi ilin.

“Jardeko de kunordigita tutmonda agado pri Sana Aĝiĝo estas urĝe bezonata,” laŭ MOS. “Jam, estas pli ol unu miliardo da homoj 60-jaraj aŭ pli, kaj ili plejparte loĝas en landoj de malalta aŭ mezalta elspezo. Multaj ne havas aliron eĉ al la bazaj rimedoj necesaj por vivi vivon de signifo kaj digno. Multaj aliaj frontas abundajn barilojn kiuj malhelpas ilian plenan partoprenon en socio.”

“La Jardeko de Sana Aĝiĝo (2020-2030) estas okazo por kunvenigi registarojn, civilan socion, internaciajn agentejojn, profesiulojn, universitatojn, amasmediojn kaj la privatan sektoron por sin dediĉi al dek jaroj da kunordigita, kataliza kaj kunlabora agado por plibonigi la vivojn de pli aĝaj personoj, iliaj familioj kaj la komunumoj kie ili loĝas.” [ www.who.int/ageing/decade-of-healthy-ageing ]

Universala Esperanto-Asocio estas fiera pri sia agado inter homoj de ĉiuj aĝoj, sed tute aparte pri siaj pli aĝaj membroj, kiuj dediĉas sin al laboro por la publika bono, edukas sin pri la internacia vivo kaj laboras por plibonigi la rilatojn inter la diversaj nacioj. Uzante Esperanton, ili formas kontaktojn kaj amikecojn trans la baroj de lingvoj kaj signife kontribuas al la kreo de internaciaj kompreniĝo kaj interrilato.

Okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj, la Asocio gratulas la Mondan Organizon pri Sano pro ties laboro por pli aĝaj personoj kaj ree emfazas sian pretecon kunlabori kun UN, UNESKO kaj aliaj internaciaj organoj por plibonigi la sorton de la pli aĝaj civitanoj de la mondo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/910a1

El Gazetaraj Komunikoj

Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)

Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)

Mesaĝo de TEO kaj UEA okaze de la Internacia Tago de Teo, 21 majo 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 873 (2020-05-16)

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 871 (2020-05-14)

70-jariĝo de la Deklaro de Schuman, Eŭropa Tago kaj Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 870 (2020-05-08)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020