Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 909 (2020-09-22)
Interkultura Novelo-konkurso (INK), de Akademio Literatura de Esperanto, sub aŭspicio de UEA

Dum la solena fermo, envere la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto, okazis la lanĉo de Interkultura Novelo-konkurso (INK). Konceptita laŭ iniciato de kanadaj esperantistoj, la LKK de la Universala Kongreso en Montrealo kaj la Esperanto-Societo Kebekia (ESK), INK estas organizata de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun subteno de la Komisiono pri Belartaj Konkursoj. La konkurso celas instigi aktualan novelan kreadon de aŭtoroj el diversaj kulturoj pri la temo “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin” - sama temo, malsamaj vidpunktoj, malsamaj historioj.

La temo de la konkurso estis elektita post reta publika voĉdonado organizata de la montreala LKK antaŭ la Virtuala Kongreso. La prezenton de la konkurso kaj ties regularon oni povas trovi ĉe la retejo de ALE per akademio-literatura.org/inkmallonge.net/INK.

La teksto-proponoj devas havi maksimume 12 000 karaktrojn (proksimume 6 paĝoj). Ne estas minimuma longeco. Aŭtoroj povas sendi proponojn ĝis la 20-a de junio 2021 (sama tago, kiu markis la inaŭguron de MondaFest’ 2020) per specifa sendo-formularo de la konkurso, trovebla ĉe ALE: akademio-literatura.org/ink/sendoformularo. Proponoj devas nepre esti en Esperanto, neniam antaŭe publikigitaj, tamen ne nepre originale verkitaj en Esperanto: tradukaĵoj el aliaj lingvoj bonvenas, kio faras el INK interesan ilon por informi pri Esperanto al neesperantistaj verkistoj.

Interkultura ĵurio taksos la novelojn. La gajnintoj estos anoncitaj dum la 107-a Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio en Montrealo, en 2022. La 1-a, 2-a kaj 3-a premioj estos respektive 500, 300 kaj 200 eŭroj. La prezenton de la konkurso dum la Printempa Inaŭguro, kiu kalkulis je speciala interveno de D-ro José Antonio Vergara el Ĉilio, oni povas re-spekti ĉi tie: youtu.be/8g1w_xEdZVU?t=6661.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/909a1

El Gazetaraj Komunikoj

Belartaj konkursoj de UEA 2020: partoprenu ĝis la 31-a de marto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 854 (2020-03-10)

Filmkonkurso "Mia Asocio, mia urbo": rezultoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 851 (2020-02-28)

“Mia Asocio, Mia Urbo”: filma konkurso vojaĝigos vin al Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 822 (2019-09-10)

"Teo kaj Amo": konkurso de mallongaj filmoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 620 (2016-07-13)

Filmkonkurso pri amikeco en UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 606 (2016-02-25)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020