Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364 280 169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 848 (2020-02-10)
Kampanjo por informi pri Esperanto en la junulara festivalo Polandrock 2020

UEA petas vian helpon:

Helpu nin kolekti 3 000 € por realigi Esperantan agadon fine de julio, komence de aŭgusto 2020, dum la junulara festivalo Polandrock. Tiu sumo reprezentas la minimuman kvanton por mendi la tendojn kun mebloj en prestiĝa loko de la festivalo. Jam la kvaran sinsekvan jaron UEA subtenas la agadon.

Al ĉiuj 2 € donacotaj, UEA aldonos 1 € el propra buĝeto, tiel ke la organizantoj ricevos entute la sumon de € 3000, almenaŭ.

Vi povas sendi vian donacon al UEA konto "Informado", aldonante kiel celon: "por Polandrock" https://uea.org/alighoj/donacoj


Polandrock estas mondfama kultura festivalo, kie partoprenis 700 000 junuloj en 2019.

Filmeton kaj pliajn informojn vi trovos ĉe http://www.gazetaro.org/polandrock/

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/848a1

El Gazetaraj Komunikoj

La unuan fojon Unesko uzos Esperanton en festivalo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 820 (2019-08-25)

Kampanjo por informi pri Esperanto en la junulara festivalo Polandrock 2019
Gazetaraj Komunikoj n-ro 805 (2019-06-14)

Kampanjo por informi pri Esperanto en la junulara festivalo Woodstock 2018
Gazetaraj Komunikoj n-ro 732 (2018-04-15)

Kampanjo por informi pri Esperanto en la junulara festivalo Woodstock
Gazetaraj Komunikoj n-ro 688 (2017-06-14)

Partoprenu nian Gazetaran Kampanjon - informu pri Zamenhof kaj Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 676 (2017-03-29)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020