Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364 280 169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 846 (2020-02-02)
La Dua Bulteno por Montrealo 2020 haveblas rete

La Dua Bulteno por la UK en Montrealo (1-a ĝis 8-a de aŭgusto 2020) jam haveblas rete! Tio signifas, ke eblas jam mendi ĉiujn servojn rilate la UK-on: loĝadon, ekskursojn, matenmanĝojn kaj bankedon!

 

 

 

La prezoj de loĝado en la kongresa hotelo estas 67 eŭroj (kvar personoj, dulita ĉambro), 83 eŭroj (tri personoj, dulita ĉambro), 107 eŭroj por dupersona ĉambro kaj 215 eŭroj en unupersona ĉambro. Haveblas ankaŭ ĉambroj de nivelo “Club”, kun luksa matenmanĝa kaj vespermanĝa malvarma bufedo ("hors d'œuvre") sur la 37-a etaĝo kun belega vidaĵo de la urbo. “Divido de dulita ĉambro inter 3-4 homoj estas certe bonega kaj ne tro kosta opcio, aparte bona por paroj kaj familioj”, diras Ĵenja Amis, la LKK-sekretario. Notu, ke eĉ se vi ne loĝos en la kongresa hotelo, vi tamen povos aĉeti matenmanĝon en Sheraton, por pasigi eĉ pli da tempo en Esperantujo (25 eŭroj por bufeda opcio kaj 13 eŭroj por la skatola opcio). La bankedo (68 eŭroj) inkluzivas diversajn lokajn specialaĵojn, kiel la fama fromaĝo de la urbo Oka, originale produktita de la trapistaj monaĥoj.

 

 

 

La dua plej rekomendinda loĝopcio, post la kongresejo mem, estas junulargastejo “La résidence des Sœurs-Grises” (ankaŭ “The Grey Nuns Residence”). “Tiu ĉi belega konstruaĵo antaŭe estis monaĥinejo de Grizaj Fratinoj (Sœurs Grises) kaj nun estas unu el la plej popularaj junulargastejoj de Universitato Concordia. Konstruita en 1871 kaj plene renovigita en 2007, ĉiuj el ĝiaj pli ol 500 ĉambroj tute pleniĝas somere, dum la festivala periodo, do mi rekomendas mendi vian ĉambron sufiĉe rapide por havi lokon”, konsilas Normando Fleury, prezidanto de la LKK. La junulargastejo havas grandegan korton kaj plurajn komunajn ĉambrojn por vesperaj aŭ noktaj programeroj. La kosto de unupersona ĉambro estas 55 eŭroj, de lito en dupersona ĉambro, 42 eŭroj.

 

 

 

La Montreala LKK lanĉis tute novan ideon: aldone al la kutimaj antaŭ- kaj postkongresoj, oni havos ankaŭ malpli kostan (junularan) version de la antaŭ- kaj postkongresoj. “La junularaj longaj ekskursoj uzos la reton de la junularaj gastejoj kaj havos pli da elekteblaj eroj (liberaj manĝoj, piedaj promenoj kun esperantista gvidanto anstataŭ kun profesiulo ktp.)”, diras Suzano Roy, la kunordiganto de ekskursoj. Do, anstataŭ ĉ. 1200 eŭroj por la kutimaj ekskursoj, la junularaj ekskursoj kostos malpli ol 600 eŭrojn: jen belega maniero konatiĝi kun Kanado malplikoste kaj malplilukse, sed samenhave! La antaŭ- kaj postkongresoj estas tre kompletigaj: unu iras en la koron de Franca Kanado (inkluzive de la juvela ĉefurbo de Kebekio: Kebeko) kaj la alia iras al Ontario kaj inkluzivas Otavon (la kanadan ĉefurbon), Toronton (la plej grandan urbon en Kanado) kaj jes, kompreneble, la Niagarajn Akvofalojn! Multaj bonegaj tuttagaj kaj duontagaj ekskursoj estos haveblaj, en la prezogamo de 7 eŭroj (piediraj ekskursoj) ĝis 43 eŭroj (kun manĝo en aŭtentika kebekia sukerkabano) por duontagaj kaj 38-87 eŭroj por tuttagaj ekskursoj.

 


Ĉiuj informoj (aliĝilo, mendilo, Dua Bulteno) troviĝas ĉe https://uea.org/kongresoj. Atentu, ke la dua plej favorpreza aliĝperiodo finiĝas la 31-an de marto. Bonvenon al Kanado!

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/846a1

El Gazetaraj Komunikoj

UEA planas prokraston de la UK en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 861 (2020-04-04)

Programo de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 856 (2020-03-19)

La dua aliĝperiodo de la UK en Montrealo plilongigita ĝis 1-a majo 2020 pro la koronviruso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 855 (2020-03-13)

UEA alvokas al subteno "Partoprenu UK-on": Montrealo, 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 847 (2020-02-09)

Alvoko por la 43-a Esperantologia Konferenco en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 845 (2020-01-30)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020