Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 855 (2020-03-13)
La dua aliĝperiodo de la UK en Montrealo plilongigita ĝis la 1-a majo 2020 pro la koronviruso

La Estraro de UEA sekvas la rapide evoluantan mondan situacion de la koronvirusa epidemio, kiun en la 11-a de marto la Monda Organizaĵo pri Sano proklamis "pandemio". Kompreneble ĝi havas konsekvencojn kiel flug- kaj enir-limigoj, kiuj forte efikas internaciajn kunvenojn en la proksima tempo, sed la UK ja okazos post pli ol kvar monatoj, kiun la Estraro konsideras sufiĉe sekura tempo-spaco por ne bezoni ŝanĝi la UK-planojn. Similan takson faras ankaŭ aliaj instancoj tutmonde, surbaze de la jam akumulita sperto en Ĉinio kaj Suda Koreio, kie la epidemio estis efektive bremsita ene de ĉ. du kaj unu monatoj, respektive.

UEA intencas do okazigi la UK-n en Montrealo laŭplane kaj konsilas al vi aliĝi, kaj se vi jam estas aliĝinta sed ankoraŭ ne mendis flugon aŭ loĝigon, tion fari, tamen prudente, laŭeble kun nuligo-ebleco kaj aĉetante taŭgan vojaĝasekuron. Nun estas des pli bona tempo por mendi vian flugbileton, ĉar pro la monda situacio multaj flugkompanioj signife malaltigis la prezojn kaj donas bonegajn nuligo-kondiĉojn.

Tamen UEA konscias ke multaj el vi, kiuj jam aliĝis aŭ konsideras aliĝi ĝis la fino de la dua kotizperiodo, demandas sin ĉu tio estas sekura paŝo kaj volas havi iun garantion, ke vi ne perdos vian monon en la okazo, ke vi devos nuligi, ĉu pro personaj aŭ naciaj neantaŭvideblaj cirkonstancoj. Por doni tiun bezonatan certecon kaj por samtempe kuraĝigi vin utiligi la pli favoran kotizon, la Estraro decidis pri pluraj konkretaj ofertoj por la aliĝantoj, ĝis la menciita limdato:

  1. La venonta aliĝperiodo komenciĝos unu monaton poste, je la 1-a majo 2020.
  2. Okaze de bezono nuligi pro personaj kialoj, oni povos transdoni sian kotizon al alia persono, post interkonsento kun la CO.
  3. Okaze de bezono nuligi la mendojn post la limdato, oni povos transdoni sian lokon al alia persono, post interkonsento kun la CO.
  4. Ĝenerale mendoj povas esti nuligitaj (krom administraj kostoj de 15 eŭroj) ĝis la 1-a majo 2020. UEA nun konsideras plilongigi tiun limdaton, depende de traktado kun la UK-hoteloj.

Kanado estas unu el la plej sekuraj landoj, el la koronvirusa perspektivo, je la nuna momento. En la kongresejo estos Esperanto-parolanta kuracisto, kiu sugestos kion fari, en okazo de ajna suspekto. Estas grave, ke via vojaĝasekuro inkluzivu la sanasekuron dum la vojaĝo -- Kanado havas bonan sanservon, sed ĝi estas multekosta se oni ne havas sanasekuron. Por tiuj, kiuj ne povos vojaĝi al la UK, UEA planas senprecedence grandan kampanjon por transsendi la kongresan travivaĵon per vivaj elsendoj uzante la interreton.

Efektive vi jam de pli ol unu monato povas sekvi en la Facebook-grupo de UEA raportojn pri la korona viruso. En la lasta raporto, de la 8-a de marto, oni povis legi:

"Pluraj internaciaj E-renkontiĝoj konsideras la eventualan efikon de la epidemia disvastiĝo. Intertempe UEA fidas pri la okaziĝo de la UK en Montrealo, i.a ĉar laŭ la fakuloj pli varma vetero bremsos la virusan disvastiĝon". La movadaj aspektoj de la epidemio estis menciitaj ankaŭ en la revuo Esperanto, en la nova rubriko "Fake, Science, Profesie" en la marta numero kaj baldaŭ denove en la aprila.

UEA invitas vin aliĝi kaj veni al la UK en Montrealo, per via fido kaj aliĝo fortigi la Esperanto-movadon kaj mem ĝui la supre menciitajn specialajn avantaĝojn de fruaj aliĝo kaj mendo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/855a1

El Gazetaraj Komunikoj

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Afriko, 25 majo 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 876 (2020-05-25)

Mesaĝo de TEO kaj UEA okaze de la Internacia Tago de Teo, 21 majo 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 873 (2020-05-16)

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 871 (2020-05-14)

70-jariĝo de la Deklaro de Schuman, Eŭropa Tago kaj Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 870 (2020-05-08)

UEA 112-jara: kuraĝo kaj espero
Gazetaraj Komunikoj n-ro 868 (2020-04-28)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020