Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 904 (2020-09-07)
Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro

Se vi ne jam spertis la Virtualan Kongreson de Esperanto (VK) aŭ ŝatus (re)spekti programerojn, jen la lasta ŝanco: por ebligi al ĉiuj partopreni tiun unikan virtualan festenon de Esperanto, UEA plilongigis la unikan VK-sperton ĝis la fino de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), la 20-an de septembro. Tiu invito validas por ĉiuj, ankaŭ tiuj kiuj ankoraŭ ne estas membroj de UEA. VK-aliĝintoj povas normale aliri la virtualan kongresejon per vk.retevent.com. Novaj aliĝantoj bv. uzi la retan aliĝilon: vk.mondafest.net. La aliĝkotizoj estas simbolaj por individuaj membroj de UEA kaj varias laŭ lando: 20, 10 kaj 5 EUR por landkategorioj 5, 4 kaj 3, respektive, kaj nulo por landkategorioj 1 kaj 2 laŭ la kotizo-sistemo de UEA. Per la sama aliĝilo eblas aliĝi ne nur al la VK, sed ankaŭ al UEA. Ĉiuj bonvenas subteni la laboron de la Asocio per aliĝo. Se iu havas problemon pagi la aliĝkotizon, bv. skribi al la adreso mondafest2020@.spamaĵo?googlegroups.com.

La speciala platformo de la VK ebligas al la partoprenantoj inteligente serĉi apartajn programerojn per nomo, prezentanto, kategorio. Entute disponeblas 140 spektaĵoj. Esploru: vk.retevent.com/programo. Enirante programeron, vi spertos ĝin same kiel ĝi okazis dum la realtempa kongreso, vi povos vidi la lastatempajn komentojn kaj mem afiŝi novajn en la babilejo. Daŭre funkcias la “konstantaj” vidbabilejoj “Koridoro”, “Kafejo” kaj “Librejo” por renkontiĝo de kongresanoj.

Jam aliĝis 1863 personoj el 95 landoj: vk.mondafest.net/aliĝintoj. Ili ĝuis plej varian programon, inkluzive de ne nur tradiciaj UK-programeroj, sed ankaŭ novspecaj spertoj: centoj da virtualaj ĉambroj “vidbabilejoj”, kie okazis liberaj kunvenoj, pli ol 20 prezentoj de aŭtoroj kaj eldonejoj dum Aŭtoraj Momentoj kaj Libroj de la Jaro, ok virtualaj ekskursoj al diversaj mondpartoj, sep virtualaj koncertoj de konataj E-muzikistoj, 11 sciencaj prelegoj kadre de la Internacia Kongresa Universitato kaj la Scienca Kafejo, plurnivelaj Esperanto-kursoj, kunmanĝado tra la mondo, aŭkcio kaj multaj pli. Bunta ĉiutaga raportado dum la VK estas daŭre videbla en la Festivala Kuriero. Vi bonvenas aboni ĉe mondafest.net/kuriero.

Plej bone esprimas nian laboron spite de la pandemio la vortoj de Humphrey Tonkin, honora prezidanto de UEA: "La Universala Kongreso de Esperanto ne okazas... Sed okazis io alia – iu mirakla transformiĝo. La esperantistoj kunvenas en senprecedencaj nombroj perrete. Al la ĵusa Virtuala Kongreso de Esperanto aliĝis duobla nombro de kongresanoj kompare kun la nombro kiun oni atendis en Montrealo antaŭ la nuligo de la Universala Kongreso. Miloj da homoj ligiĝas virtuale trans la landaj kaj kontinentaj limoj."

Via aliĝo helpos al UEA konstrui la venontajn Virtualajn aŭ Hibridajn Kongresojn, tamen restas nur du semajnoj por sperti la unuan. Aliĝu ankaŭ vi, bonvenon (re)sperti la VK-on!

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/904a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020