Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 853 (2020-03-05)
Membronombro 2019: nova kotizsistemo estis pozitiva por UEA

En 2019 entute 4 162 individuaj membroj (IM-oj) aliĝis al UEA. Kompare kun 2018 (4 581 IM-oj), tio estas diferenco de 419 personoj. Malgraŭ tiu falo oni povas tamen konsideri la rezulton kontentiga post la enkonduko de la nova kotizsistemo en la Asocio.

La ĉefa kaŭzo de tiu falo estis la relative malgranda Universala Kongreso. Estas konate, ke la UK-grandeco influas la membronombron de UEA. En 2019 entute 904 personoj aliĝis al la UK, kompare kun 1 553 en 2018, diferenco de 649. El tiu nombro, 377 personoj ne aliĝis al UEA por 2019.

En Lisbono la Komitato decidis por kotizreformo cele al pli justaj laŭlandaj kotizoj. En landoj kun bona ekonomia situacio la kotizoj plialtiĝis kaj, male, por landoj kun malforta ekonomio la novaj kotizoj fariĝis sufiĉe malaltaj. La reformo ankaŭ forigis la plej malmultekostan kategorion MG (Membro kun Gvidlibro) kaj lasis nur du kategoriojn: MA (Membro-Abonanto) kaj MB (Membro Baza), kun variantoj por dumviva membreco (DM) kaj duŝtupa rabato laŭ aĝo (50% por junuloj inter 20-25 kaj 75% por tiuj sub 20 jaroj). Pri tio eblas legi ĉe:https://revuoesperanto.org/kotiza_reformo.

Kiel oni antaŭvidis, en la kategorio MA okazis malkresko: en 2019 UEA havis 1094 MA-ojn, kompare kun 1191 en 2018. La tamen modera malkresko de 97 MA-oj en 2019 estas komparebla al la antaŭaj jaroj (inter 2017 kaj 2018 la falo estis de 124 MA-oj) kaj spegulas tendencon normalan en la reta epoko.

Sekve pli granda kresko okazis en la kategorio MB (inkluzive MBT – TEJO-aĝaj). Aliĝis 2038 personoj en tiu kategorio por 2019 (kompare kun 1884 por 2018; kresko de 154). Estas ĝojiga fakto, ke el tiuj membroj 482 estas junaj (142 pli ol en la pasinta jaro).

El tiuj, kiuj estis MG en 2018, 277 personoj aliĝis kiel membroj en 2019 en aliaj kategorioj: kiel MB, MA aŭ eĉ iu varianto de DM.

Fondaĵo Canuto membrigis 481 personojn. Estis 565 novaj membroj (14% el la tuta membraro). Kaj 122 personoj fariĝis anoj de Societo Zamenhof.

Pozitiva evoluo estas, ke en 2019 la membraro fariĝis pli internacia: la nombro de membroj en Afriko kreskis je 60%: de 145 en 2018 al 234 en 2019. Ok landoj (Bangladeŝo, Barejno, Brunejo, Centr-Afrika Resp., Ekvadoro, Etiopio, Gabono kaj Paragvajo) revenis al nia listo kaj la unuan fojon en sia historio la Asocio ekhavis membron en Trinidado.

Plej multe da IM-oj liveris Germanio (400), Francio (358), Brazilo (299), Japanio (263) kaj Usono (244). Kune kun aligitaj membroj (AM), la tuta UEA-membraro estis 12 779 (13 106 por 2018, diferenco de 327).

Por membrovarbado en 2019 laboris la Estraro, la Ĝenerala Direktoro kaj pluraj kunlaborantoj, inter ili membroj de la Komitato de UEA. La strategioj variis: personaj kontaktoj, pli vasta mesaĝado al eks-membroj (foje dulingva), kunlaboro kun Landaj Asocioj, ĉeesto de estraranoj en gravaj Esperanto-eventoj ne-UEA-rilataj, revizio de la datumbazo de UEA, varbado en aliaj platformoj, kiel Duolingo kaj Amikumu, inter pluraj aliaj strategioj. Entute okazis miloj da kontaktoj. En 2020 estos mezuro pri la efikeco de ĉiu provita metodo, kio permesos reekspluati el la metodoj, kiuj estis la plej fruktodonaj. Same okazos klopodoj por venki identigitajn malfacilaĵojn dum la aliĝprocezo, inter kiuj la plej grava estas la malfacilo transpagi al UEA de kelkaj landoj, ĉefe tiuj en Afriko.

Fine la kotizreformo pozitive influis la financojn de la Asocio: malgraŭ la diferenco inter 2018 kaj 2019, la enspezoj pro aliĝoj estis tamen pli altaj ol tio, se ankoraŭ estus la malnova kotizsistemo.

Pli detala statistiko aperos ĉe la revuo Esperanto kaj la Jarraporto de la Estraro de UEA.

UEA kore dankas al siaj membroj pro la subteno en 2019 kaj invitas al ĉiuj (re)membriĝi en 2020: https://uea.org/alighoj/alighilo.

Donacoj al Fondaĵo Canuto, kiu helpas membrigi nepagipovajn homojn, eblas per: https://uea.org/alighoj/donacoj/canuto.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/853a1

El Gazetaraj Komunikoj

MondaFest’ 2020: Sonlibro “Vi estas mia heroo” lanĉita kaj venontaj eventoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 891 (2020-07-04)

UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO
Gazetaraj Komunikoj n-ro 886 (2020-06-17)

Fondaĵo Grabowski: nova konsisto de la juĝkomisiono
Gazetaraj Komunikoj n-ro 879 (2020-05-29)

2019: nova rekordo ĉe donacoj por UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 850 (2020-02-20)

Unesko-Kuriero havos novan kuneldonanton post publikigo de ĉi tiu numero pri klimata ŝanĝo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 832 (2019-11-04)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020