Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364 280 169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 857 (2020-03-21)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio, 21 marto 2020

La 21-a de marto estas la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio, ĉiujara aranĝo kiu atentigas pri la plago de rasismo. Ĉi-jare la Internacia Tago por Elimino de Rasa Diskriminacio fokusiĝas je la duonvoja pritakso de la Internacia Jardeko por Homoj de Afrika Deveno (2015-2025), kiun prizorgas la Konsilio pri Homaj Rajtoj, en Ĝenevo. La pritakso resumos la jaman progreson kaj vokos al plia agado.

 

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, “Proksimume 200 milionoj da homoj kiuj identigas sin kiel afrikdevenaj loĝas en la Amerikoj. Multaj pliaj milionoj loĝas en aliaj mondopartoj, ekster la afrika kontinento.”

 

Notas Unuiĝintaj Nacioj: “Ĉu kiel posteuloj de viktimoj de la transatlantika sklavokomerco, ĉu kiel pli lastatempaj enmigrantoj, afrikdevenaj personoj estas inter la plej malriĉaj kaj plej marĝenigitaj grupoj. Ili ankoraŭ havas limigitan aliron al bonkvalita edukado, sanservoj, loĝejoj kaj socia asekuro, kaj ilia nivelo de politika partopreno estas ofte malalta. Krome, afrikdevenaj personoj ne malofte suferas pro multflanka diskriminacio surbaze de aĝo, sekso, lingvo, religio, politika opinio, socia deveno, posedrajto, handikapo, naskiĝo aŭ alia statuso.”

 

Universala Esperanto-Asocio, laŭ sia statuto, estas neŝanceleble kontraŭ ĉiuj formoj de diskriminacio, inkluzive de rasa diskriminacio. Fundamenta al ĝia kredo estas vizio de monda komunumo kiu vivas en harmonio kaj reciproka kompreniĝo. La rapida ekspansio de la Internacia Lingvo Esperanto en lastaj jaroj atestas pri la potenco de tiu vizio.

 

Laŭ la fondinto de Esperanto kaj ties movado por la paco, d-ro L. L. Zamenhof, en mesaĝo al la Universala Kongreso de la Rasoj en Londono, antaŭ pli ol cent jaroj, “La konfliktoj kiuj troviĝas inter la diversaj rasoj kaj popoloj estas la plej granda malbono kiu afliktas la homaron.” Tiu malbono de rasismo daŭre vivas, bredante malamon kaj nutrante malegalecon. Ni alvokas al homoj ĉie troviĝantaj, ke ili kuniĝu por konkeri tiun malbonon per la spirito de kompreniĝo, inkluzive de lingva kompreniĝo, inter popoloj kaj rasoj tra la tuta mondo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/857a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020