Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 882 (2020-06-03)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia tago de Biciklo, 3 junio 2020

UEA kaj TEJO gratulas siajn biciklemajn membrojn kaj BEMI (Biciklista Esperantista Movado Internacia), faka asocio de TEJO, okaze de la Monda Bicikla Tago. Fiksita de UN en 2018, la Tago agnoskas la unikecon kaj flekseblecon de la Biciklo, kiu estas uzata de du jarcentoj, kiel simpla, atingebla, fidinda, pura kaj medifavora daŭripova rimedo de transporto.

Ĉijare Biciklista Esperantista Movado Internacia festas sian 40-jaran datrevenon. Ĝi estis fondita en 1980 por diskonigi E-on inter biciklantoj kaj biciklemon inter la esperantistoj kaj por aranĝi internaciajn biciklo-karavanojn. Efektive, BEMI okazigis multajn biciklajn karavanojn al internaciaj E-renkontiĝoj, unuavice al la IJK.

Aparte ĉijare, pro la korona viruso homoj en la tuta mondo remalkovris la avantaĝojn de la biciklo, kiel medi-amikema, senpolucia malkosta transportilo, kaj samtempe sana kaj efika ekzercilo.

En la lastaj jaroj biciklado pli kaj pli fariĝas populara sporta distrado, en kiu partoprenas homoj el ĉiuj aĝoj. Multaj urboj provizas lu-biciklojn, kiujn eblas facile kaj komforte preni kaj redoni post uzo kie ajn en la urbo. Aparte menciinda estas la varsovia servo, kiu alprenis Esperanto-nomon Veturilo eo.wikipedia.org/wiki/Veturilo_(Varsovio). Tiuokaze UEA instigas proponi Esperanto-nomon al siaurba bicikla servo.

UEA kuraĝigas siajn membrojn kaj simpatiantojn subteni la Fakajn Asociojn BEMI (biciklado), MELS (sporto), AVE (ekologio) kaj invitas tiujn asociojn kunlabori.

Fine ni invitas partopreni la unuan retan BEMI-tagon (6 junio 2020). La programon kaj alirmanieron bonvolu trovi ĉe: bemi.tejo.org/tago/

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/882a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020