Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 913 (2020-10-23)
Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2020

[ Mesaĝo sendota al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]

La 24-a de oktobro, la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, markas la daton en 1945 kiam la Ĉarto de UN ekvalidis kaj UN formale ekestis. Sepdek kvin jarojn poste, ni retrorigardas al tiu tago kiel al unu el la plej grandaj atingoj de la homaro. Per la laboro de Unuiĝintaj Nacioj, kaj kun la kunlaboro de ĝiaj Membraj Ŝtatoj, la mondo faris gigantajn paŝojn al starigo de monda ordo, respekto al homaj rajtoj, konservado de paco kaj antaŭenigo de daŭripova evoluigo.

Tamen, spite al la streboj de UN, la pasintaj sepdek kvin jaroj ne kondukis al proskribo de militoj, nek al mondo kie la homaj rajtoj estas adekvate respektataj, nek al sufiĉa progreso al kreado de daŭripova kaj inkluziva monda ordo. Miskomprenoj kaj komunikaj paneoj restas oftaj; abundas malfido; kaj la mondo restas dividita de raso, religio kaj naciisma maltolero de aliuloj. La mondo estas pli bona pro la ekzisto de UN, sed nesufiĉe pli bona.

Universala Esperanto-Asocio, la tutmonda asocio de uzantoj kaj aktivuloj de la Internacia Lingvo Esperanto, entuziasme partoprenis la rekonon de la 75-a Jubileo de Unuiĝintaj Nacioj, organizante serion de virtualaj kunvenoj kun partopreno el cento da landoj pri aspektoj de la laboro de UN, partoprenante ĝiajn enketojn kaj formulante el tiuj aranĝoj serion da konkludoj celantaj helpi al UN elplani la vojon antaŭen.

Nia asocio forte apogas la laboron de UN por trovi solvojn al tutmondaj problemoj, precipe en la pandemia krizo kiun ni nun trapasas. Ni iniciatis sisteman kampanjon por informi nian tutmondan komunumon pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo kaj ties graveco, kaj, tiucele, ni draste plifortigas niajn klopodojn mobilizi esperantistojn tra la tuta mondo.

Unuavice, kaj akorde kun la Celoj por Daŭripova Evoluigo, ni kredas, ke multflankaj demandoj postulas multflankajn solvojn, en kiuj la naturo mem, la ordinara vivo de homoj, familioj kaj lokaj komunumoj, kaj homaj inventemo kaj kreemo povu ĉiuj kombiniĝi por krei pli bonan mondon.

Atingi tiujn celojn postulas aktivan komunikadon en spirito egaleca – tian kian ni celas per nia uzo de la Internacia Lingvo Esperanto. Nia komunumo subtenas Unuiĝintajn Naciojn jam de ties komenciĝo, kaj ni daŭrigos nian subtenon en la estontecon, ekzemplante kiel egaleco de komunikado kapablas antaŭenigi egalecan kaj daŭripovan komprenon. Ni nin dediĉas al daŭra partnereco kun Unuiĝintaj Nacioj kaj kun homoj de bona volo – “Ni, la Popoloj” – tra la tuta mondo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/913a1

El Gazetaraj Komunikoj

Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Ne-perforto, 2 oktobro 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 911 (2020-10-02)

Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Pli Aĝaj Personoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 910 (2020-10-01)

Deklaro de UEA okaze de la Internacia Tago de Paco 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 908 (2020-09-21)

UEA fariĝis ĉefa partnero de KAEST 2020, kiu okazos rete (1-4 oktobro)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 906 (2020-09-11)

Mesaĝo de UEA okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 887 (2020-06-18)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020