Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 885 (2020-06-16)
MondaFest’ 2020: Por la Virtuala Kongreso Individuaj Membroj de UEA aliĝos senpage

Kiel anoncite (uea.org/gk/875a1), kadre kaj kulmine de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), okazos la Virtuala Kongreso (VK) inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020. Kiel aludas ĝia nomo, dato kaj daŭro, la VK estos omaĝo al la Universala Kongreso, kun virtuala aliro al esencaj programeroj de la UK kaj enkonduko de novaj ideoj.

La VK estos senpaga por individuaj membroj de UEA. Tio spegulas la deziron de UEA, ke ĉiuj esperantistoj povu libere paropreni. Ankaŭ ne-membroj de UEA povos partopreni, sed kontraŭ simbola kotizo, tiel ke indas aliĝi al UEA plej frue antaŭ la VK. Informoj kiel registriĝi (kion devos fari ankaŭ senpagaj partoprenantoj, laŭeble frue) aperos plej baldaŭ en sekvontaj komunikoj kaj en eventaservo.org/e/vk. Por plej rapide aliĝi al UEA, uzu nian retan aliĝilon: uea.org/alighoj/alighilo/.

La VK-programo estas planita por havi unu ĉefan programon, kiu daŭros averaĝe po ses horoj tage (12:00-18:00 UTC), por ebligi al esperantistoj de ĉiuj landoj kaj horzonoj laŭdezire partopreni la tutan programon. Aldone, ĉiuj prelegoj disponeblos al aliĝintoj por posta spektado.

La VK utiligos multajn teknikajn avantaĝojn por strebi rekrei la specialan etoson de niaj kongresoj, kiel libera babilejo, renkontiĝaj ĉambroj, disdividiĝo en malgrandajn diskutgrupojn kaj riĉan menuon de prelegoj.

La VK-programo enhavos kelkajn el la tradiciaj plej ŝatataj kaj konataj elementoj de la UK, kiel la prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato kaj la Scienca Kafejo, kies resumoj estas videblaj en la IKU-paĝo uea.org/teko/IKU/. La ĉi-jara IKU-libro, kun la tekstoj de tiuj prelegoj, haveblos elektronike kaj senpage. Aliaj tradiciaj UK-programeroj, kiuj okazos virtuale kadre de la VK, estas la Tago de Lernado, la publika kunveno de la Akademio de Esperanto, Estraro de UEA respondas kaj la Aŭkcio.

Ne mankos specialaj programeroj kiel la Bankedo, kiun anstataŭos virtuala prezentado de naciaj pladoj el la tuta mondo, kaj la Internacia Vespero, kiu nomiĝos “Internacia Arta Aranĝo”. Por ambaŭ jam nun eblas proponi erojn skribante al la Virtuala Kongresa Komitato vkk@.spamaĵo?esperanto.org kaj mondafest2020@.spamaĵo?googlegroups.com.

Ankaŭ la Ekskursa Tago okazos virtuale, tiel ke oni povos elekti ekskursojn al pluraj famaj turismaĵoj de la mondo, kun lokaj esperantistaj ĉiĉeronoj. Se vi volas oferti tian viziton de turismaĵo en via lando, bv. skribi al la kunordiganto, amriwandel@.spamaĵo?gmail.com, ĝis la 10-a de julio. El la proponoj estos elektitaj pluraj virtualaj ekskursoj.

Via helpo por tiu projekto estas bonvena - diskonigo de tiuj informoj al viaj lokaj kaj landaj grupoj kaj asocioj, provizo de novaj ideoj kaj proponoj kaj financa subteno. Se vi aliĝis al la 105-a UK, unu ebleco subvencii tiun agadon estas proponi vian aliĝkotizon kiel donacon, informante tion al la Kongresa Fako per kongresoj@.spamaĵo?co.uea.org. Alia maniero estas proponi liberan donacon al nia agado por kongresoj ĉe uea.org/alighoj/donacoj/donaco (bv. indiki, ke via donaco celas la Virtualan Kongreson).

Sed la plej grava subteno estos frua aliĝo, kiel supre menciite, kaj partopreno en la Virtuala Kongreso, okazonta komence de aŭgusto, kadre de MondaFest’ 2020, kies Somera Inaŭguro okazos post kvar tagoj, la 20-an de junio. Ĝisdatigoj pri tio sekvos ĉe eventaservo.org/e/mondafest2020.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/885a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020