Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 872 (2020-05-15)
Nova estraro de Institucio Hodler

La Estraro de UEA en marto 2020 renovigis la estraron de Institucio Hodler '68. En ĝi nun troviĝas: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, Nederlando (prezidanto); s-ino Loes Demmendaal, Nederlando (sekretario); s-ro Bert de Wit, Nederlando; kaj s-ro Rakoen Maertens, Belgio. Ĉi tiu grupo pli facile kunsidos regule laŭbezone kaj ĉiuj povas trakti dokumentojn kaj en la nederlanda kaj en Esperanto.


IH'68 estis starigita en 1968 omaĝe al la fondinto kaj unua granda mecenato de UEA, Hector Hodler. Ĝi akumulas kapitalon, kies renton ĝi uzas por apogi Universalan Esperanto-Asocion kaj laŭeble movadajn instancojn kaj projektojn. Ĝi bonvenigas kontribuojn al sia kapitalo en formo ĉu de donacoj, ĉu de pruntoj.


Kelkaj el la subvencioj asignitaj de IH’68 en la tri pasintaj jaroj estis: € 3.000 kaj € 5.000 al Fondaĵo Canuto; € 5.000 al TEJO, por trejnseminario kaj partoprenigo de aktivaj afrikaj esperantistoj (loĝantaj en Afriko, kun aparta atento pri partoprenigo de virinoj) al la afrika IJK; € 2.000 por produktado de varbofilmo, cele al akiro de sufiĉe da financoj por realigi teatran/televidan filmon pri Zamenhof; entute € 10.000 por UEA en la jaro 2018 por Fondaĵo Canuto, Oficejo Afrika Komisiono, 9-a TAKE kaj kunordiganto de subvencipetoj; € 3.000 por voluntuloj de UEA de ekster EU; € 1.000 por la programo de la 101-a UK; € 500 por nova eldono de “La Danĝera Lingvo”; € 358 favore al eldono de pola Esperanto-lernolibro laŭ aktuala metodo.


Se vi interesiĝas helpi la movadon finance pere de IH'68 (per donacoj, senrentaj kaj kunrentaj pruntoj aŭ heredaĵoj), bonvolu skribi al ĝia estraro per la retadresoj en la retejo de UEA: uea.org/asocio/komisionoj/institucio_hodler. Financa subteno al la institucio ĉiam bonvenas: per la banko ING NL80 INGB 00016875 44 aŭ per la UEA-konto ihod-h.


La estraro de IH’68 avertas: pro la aktuala financa situacio de UEA plej verŝajne IH’68 ne trovos la eblon agnoski financan subtenon al subvencipetoj, kiuj ne rekte rilatas la funkciadon de UEA.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/872a1

El Gazetaraj Komunikoj

100-jariĝo de la morto de Hector Hodler: revuo Esperanto libere elŝutebla
Gazetaraj Komunikoj n-ro 859 (2020-03-31)

Pri TEJO kaj Biblioteko Hodler en UEAviva
Gazetaraj Komunikoj n-ro 379 (2010-05-15)

Institucio Hodler 40-jariĝis
Gazetaraj Komunikoj n-ro 305 (2008-10-29)

Institucio Hodler
Gazetaraj Komunikoj n-ro 177 (2004-03-30)

Nova estraro de CED
Gazetaraj Komunikoj n-ro 140 (2001-11-22)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020