Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 875 (2020-05-21)
Oficiala anonco de Monda Festivalo kaj Virtuala Kongreso de Esperanto 2020

UEA oficiale anoncas, ke okazos Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj en ĝia kadro Virtuala Kongreso (VK). MondaFest’ 2020 okazos inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro 2020, dum la VK okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020.

Tiucele UEA anoncas konkurson por krei emblemojn. Se vi estas artema aŭ entuziasma pri la eventoj, sendu proponojn de emblemoj ĝis inkluzive la 14-a de junio al la Ĝenerala Sekretario de UEA Aleks Kadar per alekska@.spamaĵo?gmail.com. La Estraro de UEA prijuĝos la proponojn kaj oficiale anoncos la gajninto(j)n de la konkurso la 20-an de junio dum la inaŭguro de MondaFest’ 2020. Premio estos senpaga aliĝo al Universala Kongreso en 2021 aŭ 2022 kaj unu-jara membreco en UEA, se la gajninto(j) ne estas membro(j). La Estraro rajtas aljuĝi pliajn premiojn al aliaj escepte bonaj proponoj.

La programoj de MondaFest’ 2020 kaj de la VK estos diskonigitaj en venontaj komunikoj. La plej ĝisdataj versioj de la programoj konstante konsulteblos per Eventa Servo. Se vi havas ideojn au proponojn pri eventoj, kiuj povos okazi, aŭ deziras, ke evento via okazu kadre de la festivalo aŭ de la kongreso, bv. kontakti la organizteamojn kiel indikite ĉe eventaservo.org/e/mondafest2020. Aprobitaj eventoj kadre de MondaFest’ 2020 povos anonciĝi uzante la emblemon kaj nomon de la festivalo, inkluzive en EventaServo.org.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/875a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020