Kadre de la
Monda Festivalo de Esperanto, la Virtuala Kongreso (VK), de la
1-a ĝis la 8-a de aŭgusto,
proponos buntan programon, kies unua gustumo troviĝas ĉi-komunike kaj
superrigarde ĉe Eventa Servo: eventaservo.org/e/VK, daŭre ĝisdatigata. Ĝisdatigoj estos
komunikitaj ankaŭ per la Festivala Kuriero, kiu dum la VK aperos ĉiutage.
Ĉiuj bonvenas aboni: mondafest.net/kuriero/.
Por
partopreni necesas registriĝi: ĝis la 26-a de
julio individuaj membroj de UEA
rajtas tion fari senpage ĉe vk.mondafest.net/, kaj ne-membroj en 2020 povas samtempe
(re)aliĝi al UEA kaj ĝui la senpagan partoprenon al la VK. Tiuj, kiuj
eventuale ne volas aliĝi al UEA, povas same partopreni kontraŭ kotizo.
La VK okazos per reta sistemo, kiu permesos al partoprenantoj spekti prelegojn kaj interagi en apartaj "ĉambroj" de la VK-ejo. Temos pri unika sperto! Ĉiuj informoj pri kiel aliri tiun sistemon estos senditaj al kongresanoj en la venontaj semajnoj. Ĉar frua aliĝado helpos plej efektive organizi la eventon, UEA sincere ĝojas, ke jam pli ol 700 homoj aliĝis al la VK.
La kerna
programo okazos inter 12:00-18:00 UTC. Ĝi inkluzivos tradiciajn
programerojn de la Universala Kongreso, tamen en nova virtuala formato.
Specifajn petojn (ekzemple kunvenoj de Fakaj Asocioj) bv. sendi al la
Virtuala Kongresa Komitato (VKK), laŭ la retadresoj
La VK-teamo laboras por ke ĉiuj povu sperti plej interesajn programerojn, kun prelegantoj de ĉiuj mondopartoj:
* la Virtuala Movada Foiro ebligos interagadon kun dekoj da Esperanto-organizoj dum la tuta eventa semajno;
* diskutoj pri la Festivala Temo "UN 75-jara: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo" okazos tra aro da programeroj pri Unuiĝintaj Nacioj kaj la kolonoj de Paco, Homaj Rajtoj kaj Daŭripova Evoluigo de UN, krom aliaj prelegoj pri la laboro de Eksteraj Rilatoj de UEA, kiel Esperanto kaj Unesko kaj historie ĉe la Ligo de Nacioj;
* la Scienca Kafejo proponos kvar klerigajn prelegojn: Komunikaj teknologioj en indiĝena aktivismo (Manuela Burghelea, Rumanio/Skotlando); La Kanada Odiseado, Lando Bazita sur Nekompletaj Konkeroj (Wallace George du Temple, Kanado); La Valoroj de Esperanto en Ŝanĝiĝanta Mondo (John Huang, Ĉinio/Kanado); Popolaj fabeloj kiel ilo por krei dialogon kaj trovi interkompreniĝon en la ŝanĝiganta mondo (Anna Striganova, Rusio);
* kadre de la Jaro Hodler, prezidantoj de UEA kaj TEJO debatos kun eks-prezidantoj pri la estonteco de Esperanto ĉe “Esperanto: de 1887 al 2087”;
* en la Faka Forumo, renkontiĝo de Fakaj Asocioj, eblos konatiĝi kun la aktuala Faka Agado en Esperanto;
* kaj similan interagadon la publiko povos ĝui ankaŭ kun aliaj grupoj, kiel la Akademio de Esperanto, TEJO, redaktoroj de Esperanto kaj Kontakto kaj la Estraro de UEA.
Dum la VK ankaŭ okazos la 73-an sesio de la Internacia Kongresa Universitato kaj de Akademio Internacia de la Sciencoj. Sub gvidado de la IKU-rektoro Geoffrey Greatrex okazos 7 prelegoj: Alproprigo de dua lingvo: ĉu ebla post la infanaĝo? (Grant Goodall, Usono); La ora nombro (François Lo Jacomo, Francio); Romianoj kaj persoj en la malfrua antikvo: milito, arto kaj kulturo (Geoffrey Greatrex, Kanado/Britio); Veturado tra la interplaneda spaco (Carlos Spinola, Hispanio); Esperanto kaj la Dua Mondmilito: postmemora aliro al transnaciaj rakontoj (Pascal Dubourg Glatigny, Francio); Geopolitiko, remalkovrita fako (Javier Alcalde, Katalunio/Hispanio); Genetiko kaj Koro (Keyhan Sayadpour, Irano).
Riĉan programon ofertos ankaŭ la Tago de Lernado, kunlabore kun ILEI, mardon. Kun malfermaj paroladoj de la prezidantoj D. Charters (UEA) kaj M. Grosjean (ILEI), la Tago proponos 6 prelegojn kun diskutoj: Mireille Grosjean (Svislando): La kolera manĝo, leciono de ĉiuj danĝeroj; Ilona Koutny (Pollando): Eduka valoro de Esperanto en diversaj niveloj de instruado; Penny Vos (Aŭstralio): Strategio por enkonduki Esperanton en lernejoj; Mireille Grosjean (Svislando): Praktika Ekzercado: Ni konatiĝu konkrete kun la Homaj Rajtoj; Monika Molnar (Svislando): Infanrajtoj konkrete, nia-lerneje; Katalin Kovats (Nederlando) kaj Margaret Zaleski Zamenhof (Francio): La malfacila lingvo.
En la venontaj tagoj la VK-teamo pli detale diskonigos aliajn klerigajn kaj kulturajn programerojn, kiel
* programerojn de la Monda Ekskursa Tago: virtualaj ekskursoj tra famaj turismaĵoj de la mondo;
* Kunmanĝadon tra la Mondo: kun prezento de pladoj el diversaj kulturoj;
* Aŭtoraj Momentoj kaj Libroj de la Jaro: vivaj renkontiĝoj kun konataj verkistoj kaj eldonistoj;
* Kaj multe da artaj aranĝoj.
Kun granda ĝojo UEA vin invitas al la VK!
106-a UK, Belfasto: kongresa temo, emblemo kaj unua aliĝperiodo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 920 (2020-12-16)
Reviviga projekto de la Virtuala Kongreso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 916 (2020-11-29)
Lasta ŝanco aliĝi kaj spekti la unuan Virtualan Kongreson de Esperanto: ĝis la 20-a de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 904 (2020-09-07)
14 elstaraj agantoj diplomitaj dum la Virtuala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 899 (2020-08-09)
Unesko eldonis unuan libron en Esperanto “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 896 (2020-07-31)