Ĉiuj VK-spektaĵoj baldaŭ en la JuTuba kanalo de UEA, UEAviva.
Pli ol du mil membroj de UEA partoprenis aŭ poste spektis la programriĉan Virtualan Kongreson (VK) sen lasi sian hejmon. Por konservi tiun unikan sperton, UEA lanĉis la projekton Viva Virtuala Kongreso (VVK) en la JuTuba kanalo UEAviva (youtube.com/user/UEAviva). Sekve ĉiuj esperantistoj nun povas libere sperti kaj rememori pri tiu kongreso. Jam du monatojn, iom post iom oni enretigas la programerojn de la kerna VK, tio estas, la spektaĵojn okazintajn dum VK-semajno (1-8 de aŭgusto) ĉiutage inter la 12-18-a horo UTC.
Por konservi la kongresan strukturon kaj por faciligi trovi ĉiun programeron estis kunmetitaj tabelo (<Programtabelo de la Virtuala Kongreso>) kaj listo (<Listo de prelegoj kun videoj>) de programeroj, similaj al tiuj de UK. La listo kaj la tabelo estas libere alireblaj ankaŭ en mondafest.net/programo. La diversaj programeroj en la listo kaj tabelo estas kolorigitaj laŭ sia speco, ekzemple Kongresa temo, sciencaj programeroj (IKU, AIS, Scienca Kafejo), distraj (koncertoj, kantaj aŭ muzikaj eroj), kulturaj (literaturo, aŭtoraj momentoj), ekskursoj, prelegoj ktp.
Fine de la projekto estos videblaj ĉiuj spektaĵoj de la kerna VK-programo. Entute estas 99 programeroj, el kiuj pli ol 70 jam estas alŝutitaj al la kanalo de UEA en JuTubo; ĉiutage aldoniĝas unu programero.
UEA esperas, ke en tiu formo la unua Virtuala Kongreso de Esperanto plej utile konserviĝos en la reto kaj estos facile alirebla por ĉiuj esperantistoj. Kiel servo al la E-komunumo, UEA aparte invitas tiujn, kiuj siatempe ne povis partopreni, sperti la unuan Virtualan Kongreson per JuTubo.
14 elstaraj agantoj diplomitaj dum la Virtuala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 899 (2020-08-09)
Montreale, virtuale: Kanado en la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) kaj MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 895 (2020-07-23)
Programo de la Virtuala Kongreso de Esperanto: unua rigardo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 894 (2020-07-16)
Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la Virtuala Kongreso - MondaFest’ 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 893 (2020-07-14)
Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas rete aliĝi, senpage por UEA-membroj, ĝis la 26-a de julio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 890 (2020-06-27)