Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 886 (2020-06-17)
UEA bonvenigas novan Kunlaborantan Fakan Asocion: TEO

En la pasinta semajno la Komitato de UEA rete aprobis kunlaboran kontrakton inter Teamanta Esperantista Organizo (TEO) kaj Universala Esperanto-Asocio (UEA). En la voĉdonado 47 komitatanoj sin esprimis, el kiuj 43 aprobis la kunlaboran kontrakton.

La aprobo sekvis dektagan diskutadon, surbaze de ampleksa raporto preparita de la Estraro (Raporto_pri_TEO.pdf), kiu krom statuton kaj priskribon de la agado de TEO prezentis ankaŭ nove verkitan kontrakton, kiu povos servi kiel ŝablono por kontraktoj de aliaj Fakaj Asocioj, novaj kaj ekzistantaj.

La propono kontrakte kunlabori kun TEO estis farita al la Komitato okaze de la Monda Tago de TEO, la 21-an majo 2020. Tiuokaze TEO kaj UEA komune mesaĝis (uea.org/gk/873a1). La Tago estis deklarita de UN pro la graveco de teo por granda parto de la homaro, de la profesia, industria, ekologia kaj kultura vidpunkto: en pli ol 120 landoj teo forte ligiĝas al la kampo de homaj rilatoj, internacia kunlaboro kaj daŭripova evoluigo, kongrue al la Tagordo 2030 de Unuiĝintaj Nacioj.

La Faka Asocio estis oficiale fondita en 2019, dum la 104-a Universala Kongreso en Lahtio, sed ĝi baziĝis sur laborgrupo, kiu organizis filmkonkurson “Teo kaj Amo” (uea.org/gk/620a1) kaj aliajn aktivaĵojn, pri kiuj eblas legi en la supre menciita raporto.

TEO estos la 30-a KFA (Kunlaboranta Faka Asocio) de UEA kaj, des pli grave, la unua faka asocio, kiu subskribis kunlaboran kontrakton post la pasintaj pli ol dek jaroj. La antaŭa estis Monda Asembleo Socia (MAS) en 2009. La Estraro kunlabore kun la komisiono pri statutoj estas konsideranta pliajn petojn de fakaj asocioj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/886a1

El Gazetaraj Komunikoj

Mesaĝo de TEO kaj UEA okaze de la Internacia Tago de Teo, 21 majo 2020
Gazetaraj Komunikoj n-ro 873 (2020-05-16)

Unesko-Kuriero havos novan kuneldonanton post publikigo de ĉi tiu numero pri klimata ŝanĝo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 832 (2019-11-04)

UEA serĉas novan prezidanton
Gazetaraj Komunikoj n-ro 786 (2019-03-09)

Konkurso por krei novan kunlaborejon por nia komunumo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 769 (2018-12-04)

UEA serĉas novan Estraranon
Gazetaraj Komunikoj n-ro 740 (2018-07-18)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020