De la antaŭa komuniko pri la koronvirusa krizo, uea.org/gk/855a1,
okazis grandaj ŝanĝoj. Interalie, Kanado malpermesas ne-esencajn enirojn
de eksterlandanoj ĝis la 30-a de junio kaj el Usono ĝis almenaŭ la 21-a
de aprilo (decrets.canada.ca/attachment.
Sekve, la Estraro, konsulte kun la LKK, la kongresa fako kaj la instancoj en Kanado, planas prokraston de la UK en Montrealo, kiel okazas al pli kaj pli da eventoj planitaj por la somero, inkluzive de la Olimpikoj kaj grandaj festivaloj en Montrealo kaj tutmonde.
Kiam la Estraro faros decidon, la kongresanoj kaj ĝenerala publiko estos tuj informitaj. Samtempe venos informo, kiel oni pritraktos malmendojn kaj kotizojn.
Anstataŭ la ĉi-jara Kongreso UEA konsideras organizi virtualan eventon, kiu konservos plurajn elementojn de la tradicia UK kaj estos amase disvastigita rete al la tuta mondo.
UEA faris plurajn paŝojn por helpi al la E-komunumo resti informata pri la rapida tutmonda disvastiĝo de la koronvirusa epidemio:
Fine, el pli vasta vidpunkto.
Por la tuta homaro tio estas tre malfacila tempo, sed ni memoru, ke ni renkontas tiun ĉi epidemion en multe pli bonaj cirkonstancoj ol estis en antaŭaj historiaj pandemioj. Ni havas modernajn servojn, medicinon, komunikadon, interreton.
La koronvirusa epidemio estas la plej severa de jarcento, sed fine ĝi estos venkita. Tiam la homaro, la socio kaj ankaŭ la Esperanto-komunumo havos ŝancon pliboniĝi. Espereble, ankaŭ kiam pasos la krizo, oni plu respektos, simpatios kaj estos pli pacienca kun la aliaj, loke kaj internacie. Ni estu pli modestaj, aprezemaj kaj konservemaj al nia socio, kulturo, medio kaj planedo.
Ankaŭ la E-Movado povos lerni de tiu historia kaj socia leciono: per retaj rimedoj kiel Skype, Zoom, Facebook k.a. havi pli da interretaj kontaktoj nacie kaj internacie, dividi niajn renkontiĝojn kaj kongresojn kun e-istoj kaj ne e-istoj tra la tuta mondo kaj tiel disvastigi la konon kaj la mesaĝon de la Internacia lingvo Esperanto.
La Dua Bulteno de la 107-a UK, Montrealo, haveblas rete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1034 (2022-04-20)
Aliĝu al la KER-ekzamena sesio de la 107-a UK, Montrealo: la nivelo C2 premieriĝos
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1029 (2022-03-08)
Pri indiĝenaj lingvoj en Montrealo: Fettes reĝisoros la temon de la 107-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1022 (2022-02-20)
Proponu kontribuojn por la Scienca Kafejo kaj Kleriga Lundo de la 107-a UK en Montrealo 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1017 (2022-02-07)
Alvoko por la 44-a Esperantologia Konferenco: Montrealo, 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1016 (2022-02-05)