Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 890 (2020-06-27)
Virtuala Kongreso de Esperanto: jam eblas rete aliĝi, senpage por UEA-membroj, ĝis la 26-a de julio

Malfermiĝis la reta aliĝilo por la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), okazonta kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto. Aliru ĝin per vk.mondafest.net/.

La aliĝo al la VK estas senpaga por Individuaj Membroj de UEA (kaj TEJO). Tamen, tiel ke la Asocio povu provizi la plej bonajn rimedojn kaj servojn, necesas aliĝi ĝis la 26-a de julio. Post tiu dato, estos antaŭvidata simbola kotizo por kontribui kovri la kostojn de la aldonaj laboroj pro malfruaj aliĝoj.

Por aliĝi al la VK, Individuaj Membroj de UEA devos provizi sian UEA-kodon. Se la sistemo ne rekonas la kodon, vi povas kontroli ĝin ĉe uea.org/via/persone. Se ĝi ĝustas, kaj vi aliĝis lastatempe, povas esti ke la sistemo de VK ankoraŭ ne havas la plej ĝisdatan informon de la datumbazo de UEA pri via membreco en 2020. Tiuokaze, bv. signali tion al la indikota retadreso.

Se vi ankoraŭ ne membras en UEA por 2020, eblas - plej simple - aliĝi rekte tra la VK-aliĝilo: vk.mondafest.net/uea-vk/. Tio ebligos al la sistemo tujan sciigon pri via UEA-membreco. Tiuokaze, aplikiĝos la samaj kondiĉoj (supre priskribitaj), kiuj aplikiĝas al la aliĝoj al la VK ricevitaj post la 26-a de julio.

Aliĝi al la VK sen membriĝi en UEA eblas kontraŭ aliĝkotizo de 50 EUR ĝis la 26-a de julio kaj 75 EUR post tiu dato: vk.mondafest.net/nur-vk/.

Subtenaj donacoj por realigo de la VK bonvenas. La VK estas ampleksa projekto, kiu implicas diversspecajn kostojn, kaj ĉiuj donacoj gravas. Ĉiuj, kiuj donacos minimume 50 EUR, fariĝos oficialaj “Subtenantoj” de la Virtuala Kongreso kaj iliaj nomoj aperos (se ili konsentos pri tio) en la platformo, per kiu la VK estos realigita. UEA antaŭdankas ĉiujn subtenantojn.

La VK havos riĉan virtualan, sed viglan programon dum ok tagoj, dum averaĝe ses horojn tage, ekde la 12:00 UTC. Ĝi prezentos ne nur popularajn programerojn de la tradicia Universala Kongreso, inter kiuj menciindas Internacia Kongresa Universitato (IKU), Scienca Kafejo, Tago de Lernado, Akademio de Esperanto, Aŭkcio kaj Estraro Respondas, sed ankaŭ multaj aliaj novaj programeroj. La programo antaŭvidas plurajn artajn kaj kulturajn momentojn, virtualajn ekskursojn kaj specialan programeron pri tutmonda kuirarto. Ĉiuj estos virtuale prezentitaj, kiel anoncite ĉe uea.org/gk/885. Detala programo aperos baldaŭ.

Ne maltrafu la unuan Virtualan Kongreson!

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/890a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020