Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 864 (2020-04-18)
Virtualaj eventoj anstataŭ la Malferma Tago kaj la UK en 2020

Kiel respondo al la koronvirusa krizo la Esperanto-komunumo, kiel la cetera mondo, ekorganizas virtualajn eventojn anstataŭ la nuligitajn aŭ prokrastitajn ĉeestajn konferencojn. Grandan parton eblas koni per EventaServo.org, senpaga servo de UEA kaj TEJO.

La 52-a Malferma Tago planita por la 25-a de aprilo okazos virtuale. La programo estos baldaŭ anoncita per aparta komuniko kaj ĝisdatigita ĉe eventaservo.org/e/mt52.

Jam antaŭ duonmonato UEA informis pri la plano okazigi virtualan eventon anstataŭ la prokrastita UK (GK861, GK862). Por tiu Virtuala Kongreso (VK) la Estraro faras kelkajn rekomendojn:

  1. Subtene al tiu virtuala evento la aliĝintoj al 105-a UK en Montrealo povas donaci sian kotizon per mesaĝo al la Kongresa Fako de UEA, skribante al kongresoj@.spamaĵo?co.uea.org sub la temo “Kongresa kotizo 2020”.
  2. Por kovri la antaŭvidatan financan malgajnon pro la prokrastita UK, oni ankaŭ povos subteni UEA per simbola aliĝo al la VK (detaloj pri tio estos baldaŭ anoncitaj). Tio aldone helpos nin konkretigi la aferon ekzemple per pli bonaj teknologiaj rimedoj.
  3. La VK estas planata por okazi dum la komenco de aŭgusto kaj provos reprodukti la esencajn elementojn de la UK, tamen en nova virtuala formato, kaj samtempe enkonduki novajn ideojn.
  4. Ĉirkau la VK okazos ankaŭ pli longa festivaleca okazaĵo dum julio-aŭgusto 2020.
  5. La lastan semajnon de julio okazos la 53-a Virtuala Konferenco de ILEI. Ĉiuj estas kuraĝigitaj sekvi la informojn de ILEI vizitante www.ilei.info.
  6. La 25-an de aprilo aperos informoj de TEJO pri la IJK. Ĉiuj estas ankaŭ kuraĝigitaj sekvi la informojn de TEJO.
  7. La aliĝo al la VK estos senpaga (tial despli gravas donacsubteno de esperantistoj). La VK kaj la festivalo ĉirkaŭ ĝi estos oportune reklamitaj en la komunikkanaloj de UEA kaj sociaj retejoj kiel informa agado pri Esperanto al la mondo.

UEA gratulas la sukcesan okazigon de la unuaj virtualaj landaj kunvenoj: la korean esperanto.or.kr kaj la iranan espero.ir/eo/kongresa-programo, kiun salutis la prezidanto de UEA kaj virtuale partoprenis kvar estraranoj. Fine UEA invitas esperantistojn aliĝi al la virtuala Poliglota Kunveno, kiu okazos 29-31 majo, kaj estas sponsorita de nia Asocio: polyglotgathering.com/2020.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/864a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020