Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 994 (2021-11-01)
“Alivorte”, de Marco Lucchesi: nova libro senpage elŝutebla ĉe UEA

“Alivorte” estas la nova libro de Marco Lucchesi, publikigita elektronike kaj disponigita senpage al la tuta komunumo ĉe UEA.org: uea.org/teko/libroj.

Marco Lucchesi estas plurjara prezidanto de Brazila Beletristika Akademio En 2021 li elektiĝis kiel nova membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (uea.org/gk/972). La libron “Alivorte” li decidis aperigi absolute senpage kaj elektronike - kaj donacis ĝin al UEA por distribuo al la komunumo. Ĝin eldonis la brazila eldonejo Dragão.

“Alivorte” estas dulingva: Esperanta kaj portugala. Ĝi enhavas tradukitajn poemojn kaj originalan paroladon. La unua parto, “Dek poemoj”, enhavas poeziaĵojn originale apartenantajn al la libro “Domínios da insônia”, elektitajn kaj tradukitajn de la brazila esperantista verkisto kaj tradukisto Paulo Sérgio Viana, multfoja premiito de la Belartaj Konkursoj de UEA. La poeziaĵoj aperas laŭ la originalo en la portugala kaj siaj tradukoj en Esperanton. La dua parto estas originala parolado de Lucchesi al la 31-a Esperanto-Renkontiĝo de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro, kiu okazis virtuale en la 21-a de majo 2021, okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo. La trian parton, “Fragmentoj de Taglibro” (verkita originale en la portugala, en la fruaj 1990-aj jaroj, apartenanta al la libro “Arena maris”, publikigita en 2021), kaj la kvaran parton, “Filozofio en dek lecionoj” (verkita fine de la 1990-aj jaroj) kaj tradukis kaj verkis Lucchesi.

En la vortoj de Paulo Sérgio Viana “Alivorte” estas “verko konstruita kun nekutima kuraĝo kaj kun la rigardo fiksita al la libereco situanta ie for, staranta ĉe la horizonto. En ĝi sidas poemoj el teksturo minerala kaj gusto petala. Iuj versoj estas nur unuvortaj, disaj, aerecaj kaj aromaj. Aŭdacaj versoj. Aliaj estas versoj mozart-ece muzikaj, kvazaŭ rondelaj, kvazaŭ harpsonaj. Inter tiuj ŝvebantaj poezieroj sin kaŝas io direnda, sed neniam dirata, io sentebla per la koro, sed ne per la oreloj. Sur ĉi tiuj paĝoj sidas ankaŭ ideoj raciaj kaj konsciaj, kaj tamen forte utopiecaj. La aŭtoro ne timas utopion. Male, li scias, ke utopio viciĝas inter la plej bezonataj aferoj en nia malĝoja mondo en la 21-a jarcento. Li celas la plej radikalan utopion, tiun de homo, kiu sin ĵetas en abismon; tiun de donkiĥoto; tiun de saĝa, migranta antikva kavaliro, kiu serĉadas neniam atingotan belon”.

Laŭ la intenco de la aŭtoro la lanĉo de la libro ankaŭ omaĝas la sepcent jarojn de la morto de Dante Alighieri. Lucchesi estas kuratoro de la ekspozicio “Dante 700 anos: os olhos de Beatriz” (“Dante 700 jarojn: la okuloj de Beatrico”), kiu estis inaŭgurita de la itala ambasadoro en Brazilo, Francesco Azzarello, kadre de la 21-a Semajno de la Itala Lingvo en la Mondo. La ekspozicio viziteblas inter la 19-a de oktobro kaj la 17-a de decembro 2021 en la Nigra Salono de la Nacia Parlamento de Brazilo, en la ĉefurbo Braziljo.

La disponigo de la libro “Alivorte” ĉe UEA.org estas frukto de kunlaboro de Marco Lucchesi kun Brazila Esperanto-Ligo (BEL), Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) kaj Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ), al kiuj UEA kore dankas nome de la komunumo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/994a1

El Gazetaraj Komunikoj

VERDEN: nova EU-projekto pri daŭripoveco kaj transporto, kunordigata de UEA
Gazetaraj Komunikoj n-ro 998 (2021-11-25)

Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon, la novan fraton de Vikipedio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 989 (2021-10-16)

Nova membro de la Honora Patrona Komitato de UEA: Prof. Marco Lucchesi
Gazetaraj Komunikoj n-ro 972 (2021-08-09)

Kontakto havas novan redaktoron
Gazetaraj Komunikoj n-ro 968 (2021-07-23)

TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021