Elstaran laboron lige kun la Muzeo “Casa di Dante” en Florenco jam de pluraj jaroj faras membro de la Internacia Patrona Komitato de UEA, Giuliano Turone. Post donaco de lia Danteska Biblioteko al la muzeo, oni nun studas teknikan retan ligon ene de la muzeo inter la enhavoj de la biblioteko kaj la priskriboj, komentoj kaj ilustraĵoj en la retejo “Dante Poliglotta”: dantepoliglotta.it/?lang=eo. La retejon eblas viziti per Esperanto aldone al la itala kaj la angla. Tiu iniciato celas profitigi la muzeajn vizitantojn (nuntempe tre malmultajn pro la pandemio), kiuj, vidante la ekspozicion de la bibliotekaj volumoj vitrine, scivolas pri ĝiaj enhavoj.
Freŝa novaĵo estas la deklaro de 2021 kiel la Jaro de Dante: Italio kaj la tuta mondo honoras 700 jarojn post la forpaso de Dante Alighieri en Raveno, en septembro 1321. Por tio estis kreita en la menciita retejo gvid-paĝo por la Jaro, kun foto de la florenca muzeo kaj 20 sugestoj al la muzeaj vizitantoj esplori la enhavon de la plej interesaj volumoj de la biblioteka kolekto. La gvidilon eblas rekte aliri per: dantepoliglotta.it/la-biblioteca-di-dante-poliglotta-e-il-museo-casa-di-dante-di-firenze - en la itala, en la angla kaj en Esperanto.
UEA kuraĝigas ĉiujn esperantistojn esplori la 20 proponojn de "Dante Poliglotta". Ĝis nun la retejo ricevis iom pli ol 2000 vizitojn, kiuj devenas plimulte de Italio kaj Usono. Ni ankaŭ kuraĝigas al asocioj kaj individuoj diskonigi la novaĵon: la retejo, vizitata de la tuta mondo, reklamas ne nur la "Superan Poeton" (kiu mem ne bezonus tion), sed ankaŭ la muzeon kaj paralele la lingvon Esperanto.
UEA kore dankas al Giuliano Turone pro la entreprenado de tiu laboro. La verkaĵo de Dante "La Dia Komedio" estis altnivele eldonita en la serio Oriento-Okcidento, en traduko de Giovanni Peterlongo, reviziita de Clelia Conterno Guglielminetti, kun ilustraĵoj de Sandro Botticelli (Edizioni SIEI Milano, 1963, dua eldono en 1979: katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1641), aldone al la traduko de la "Infero", fare de Kálmán Kalocsay (ĉe Literatura Mondo, 1933; represo ĉe LF-koop, kun postparolo de Gaston Waringhien, 1978: katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=1695). Estas ankaŭ traduko de Enrico Dondi, publikigita trivolume (Fonto, 2006: katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7603); la "Purgatorio" aperis unue en 2000 kaj ankaŭ akireblas aparte: katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6577. La proza verkaĵo de Dante "Vivo nova" ("Vita nova"), konsiderata la unua amromano de la itala literaturo, aperis en dulingva eldono ankaŭ en traduko de E. Dondi en 2003: katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7150.
Eli Urbanová: 100 jaroj da ĉeesto, 10 jaroj da sopiro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1009 (2022-01-20)
Mesaĝo de UEA okaze de la Zamenhof-tago, 15-a de decembro 2020: Esperanto por monda kunlaboro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 919 (2020-12-14)
Unesko eldonis unuan libron en Esperanto “De ideoj al agoj: 70 jaroj de Unesko”
Gazetaraj Komunikoj n-ro 896 (2020-07-31)
La Universala Kongreso en Montrealo prokrastita al la jaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 862 (2020-04-11)
La unua numero de Unesko-Kuriero por 2019 (jan-mar) omaĝas la Internacian Jaron de Indiĝenaj Lingvoj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 794 (2019-04-10)