Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 930 (2021-02-10)
Afrika Komisiono havas novan kunordiganton: D-ro Elisee Byelongo

Post pluraj monatoj sen kunordiganto en la Afrika komisiono, la Estraro de UEA aprobis D-ron Elisee Byelongo por kunordigi ĝin.

D-ro BYELONGO Elisee ISHELOKE naskiĝis en Demokratia Respubliko Kongo (li estas konata en Esperantujo sub la nomo-formo Elisee Byelongo I.S). Tie li vivis kelkajn jarojn antaŭ ol migri al eksterlando, precipe Burundo, Tanzanio kaj Sud-Afriko (Durbano kaj Kab-urbo). Elisee travivis la kongolandan militon, kiu startis en lia naskiĝurbo en Uvira (Sud-Kivuo) la 24-an de oktobro 1996 kaj la batalon en Burundo en 1993. Pri tio li rakontas en sia libro "Eĥoj el Bembujo : tradicio, rilatoj kun Banjamulengo, la genezo de la milito en DRKongo kaj la diasporo rilate al Esperanto", havebla ĉe UEA. Elisée ankaŭ verkis en sia fako librojn kaj artikolojn, kaj originale en Esperanto alian libron: "Historio de la Esperanto-movado en Sud-Afriko kaj ties periferioj, omaĝe al Axel von Blottnitz".

Li esperantiĝis en 1993 lerninte de Mateso Bilimba unue kaj poste per korespondado (kurso Ferez) kun Hans Bakker ĝis diplomiĝo pri Esperanto. Li kreis la "Klubon de la Paco kaj Frateco" (KLUPAF) por instrui al centoj da rifuĝintoj Esperanton en Nyarugusu-Tendaro inter 1996 kaj 1998 en Tanzanio. Li, aldone, entreprenis instali klubon de Esperanto en Najrobio, Kenjo. Li havas multajn jarojn de sperto kiel instruisto, pastoro, verkanto kaj fakulo.

En 2018, li doktoriĝis pri manaĝerado kun specialiĝo en administrado kaj nun laboras kiel esploristo ĉe la Universitato de Kab-urbo. Antaŭ lia doktoriĝo, li ricevis magistran gradon en administrado kaj licencion en komerca manaĝerado. Multajn aliajn trejnadojn li faris ĉefe en Sud-Afriko, kie li vivas ekde 1998. Li edziĝis al Elizabeth kun kiu li havas 4 infanojn. Nun, li estas la vic-prezidanto de Esperanto-Asocio de Sud-Afriko (EASA), ano de la laborgrupo "Esperanto en la Universitatoj", kunordiganto de la agado "Esperanto en BRICS-landaro" kaj ekde, februaro 2021, de la Afrika Komisiono de UEA (esperanto-afriko.org/afrikakomisiono).

La nova kunordiganto havas ĉefajn taskojn serĉi rimedojn por bone funkciigi la komisionon, reaktivigi la komisionon, esti en rilatoj kun landaj asocioj kaj individuoj kaj cetere krei Esperanto-klubojn en landoj kie ankoraŭ ne troviĝas esperantistoj.

Nun, la Afrika Komisiono de UEA konsistas el:

1. D-ro BYELONGO Elisee ISHELOKE, Sud-Afriko: Kunordiganto

2. Gilbert NIYUKURI, Burundo: Vickunordiganto, Turismo, AKE, Sporto.

3. Joel N. MUHIRE, DR Kongo: Sekretario, Junulara Agado, Protokolado.

4. Cedrick IRAKOZE, Kenjo: Informado, reklamado en sociaj retejoj.

5. Adjévi ADJE, Togolando: Afrika bulteno, Kulturo.

6. Opa Moses GBETOGO, Niĝerio: Rilatoj kun publikaj instancoj.

7. Miora RAVELOHARISON, Madagaskaro: Virina Agado.

8. Viktor NTOTO, Kameruno: Instruado, revigligo de lokaj E-kluboj

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/930a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021