Kiel parto de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. Al la 2-a VK eblas aliĝi senpage kiel individua membro de UEA ĝis la 4-a de julio: vk.esperanto.net.
La Oratora Konkurso okazos laŭ du sesioj:
La konkurso estas malferma al la partopreno de gejunuloj en TEJO-aĝo (malpli ol 36 jarojn), kiuj aliĝis al la 2-a VK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la funela sesio al la Komisiono de UEA pri la Oratora Konkurso pere de la membroj Giridhar Rao <
Por la funela sesio, partoprenantoj devas elekti unu el la jenaj temoj:
Por la finala sesio, partoprenantoj devas elekti unu el la jenaj temoj:
La parolado daŭros ĝis 10 minutoj en la Internacia Lingvo Esperanto. La kandidatoj devas paroli libere, sen anticipe skribita teksto, sed ili povas uzi memorigajn notojn. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva kaj stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro.
La juĝkomisiono ĉi-jare konsistas el: Giridhar Rao (prezidanto), Mark Giraud (membro), Leandro Abrahão (membro kaj teknika prizorganto) kaj Duncan Charters (anstataŭanto). La juĝkomisiono aljuĝos tri premiojn: unua premio estos senpaga aliĝo al la Universala Kongreso en Montrealo 2022 laŭ kategorio A en la frua aliĝperiodo aŭ 100 eŭroj; dua premio, 75 eŭroj; kaj tria, 50 eŭroj (ĉiuj monsumoj liverotaj kiel aĉetkuponoj por la Libroservo de UEA).
La organizantoj bondeziras al la kuraĝuloj, kiuj partoprenos, kaj esperas, ke tiu ĉi kongresero estos tiel populara kaj amase spektita, kiel estas tradicie kaj pasintjare. Kompleta regularo de la konkurso troviĝas en la retejo de UEA. Prepariĝi oni povos i.a. sekvante la kurson de parolarto #forlaflatado senpage ofertata de UEA ĉe udemy.com/course/forlaflatado. Kaj legante la librojn pri retoriko en Esperanto: mallonge.net/retoriko.
“Ni ne ĉesu labori por paco inter homoj kaj nacioj”: alvoko de UEA al la esperantistoj kaj la mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1023 (2022-02-27)
Alvoko por la 44-a Esperantologia Konferenco: Montrealo, 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1016 (2022-02-05)
Alvoko al partopreno en la 73-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, en 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 982 (2021-09-22)
14 elstaraj agantoj diplomitaj dum la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 969 (2021-07-25)
La 2-a Virtuala Kongreso malfermiĝis kun bunta programo kaj salutletero de Unesko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 965 (2021-07-18)