Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 973 (2021-08-12)
Invito al ILEI-simpozio

UEA kore invitas ĉiujn partopreni la virtualan simpozion de ILEI “Esperanto en universitataj medioj - nuntempo kaj estonteco” (ilei.info/konferenco/2021/Simpozia-programo-2021-08-03.pdf)

La simpozio okazos per Zoom la 12-an (09h00 - 19h00 UTC) kaj 13-an (12h00 - 18h00 UTC) de aŭgusto enkadre de ILEI-kongreso VEKI-2. Deko da profesoroj kaj fakuloj el universitatoj de Afriko, Eŭropo, Azio kaj Ameriko prelegos kaj diskutos pri diversaj aspektoj de Esperanto kaj interlingvisiko en universitatoj kaj pri perspektivoj de virtuala Esperanto-universitato. Okazos podiaj diskutoj por pliprofundigo de la traktataj demandoj.

ILEI-kongresaj aliĝintoj atingos la virtualan simpoziejon tra la kongresa retpaĝo (ilei.esperantujo.io/veki2021/kongresejo). Por ne-aliĝintoj la simpozio estos vive elsendata per la jutuba kanalo de UEA, UEAviva:

por la 12a de aŭg. je la 9a UTC : youtu.be/uojXgLrDwho

por la 13a de aŭg. je la 12a UTC : youtu.be/zGNWveksPsA

La spektantoj povos tie komenti kaj demandi. La plej interesaj komentoj kaj demandoj estos perataj en la simpoziejon.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/973a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021