Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 944 (2021-04-13)
La 53-a Malferma Tago okazos virtuale la 17-an de aprilo partnere kun Vinilkosmo

La 53-a Malferma Tago (MT) de UEA kaj TEJO okazos virtuale partnere kun Vinilkosmo, sabaton la 17-an de aprilo 2021. La programo komenciĝos je la 13:00 UTC (detaloj sube). Se okazos modifoj, la plej ĝisdata programo troviĝos ĉe Eventa Servo: eventaservo.org/e/mt53. La evento okazos per Zoom (us02web.zoom.us/j/81764929633, pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj) kaj ankaŭ estos elsendata per la jutubkanalo UEAviva. Ĉiuj bonvenas aboni la kanalon.

PROGRAMO (UTC)

13:00 Solena malfermo (Duncan Charters)

13:10 Prezento de Eurokka (Floreal Martorell)

13:15 Lingvoinstruado hodiaŭ / aŭ: Kiel usonaj entreprenistoj disvastigus Esperanton (Duncan Charters)

--- Muzika interludo

14:15 Niaj novaj agoj por disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto (Trezoro Huang Yinbao)

--- Muzika interludo

15:00 Prezento de la ILEI-Kongreso 2021 kaj de la ILEI-Simpozio (Mireille Grosjean)

--- Muzika interludo

15:30 La malgranda fina venko kaj la velko en Hungario (László Szilvási)

--- Muzika interludo

16:30 Radio Havano en Esperanto: Tri jardekoj de senlaca laboro (Orlando Raola)

--- Muzika interludo

17:15 TEJO sin prezentas (Rogier Huurman kaj Renato Filho, CO-volontulo)

17:50 Prezento de Vinilkosmo

18:00 Kiel TEJO-umi dum pandemio (Klára Ertl)

--- Muzika interludo

19:00 Prezento de la venontaj UK-j

20:00 Fermo

-------------------------

LIBROSERVA SPECIALA OFERTO (17-a kaj 18-a de aprilo)

Dum la tuta semajnfino eblos aĉeti kion ajn en la stoko (escepte de brokantaĵoj) kun sesona rabato sendepende de kvanto. Por koni la novaĵojn de la Libroservo bonvolu viziti la informfluon “Laste Aperis” (vi estas bonvena aboni ĝin retpoŝte: uea.org/via/retlistoj?listo=ls) kaj esplori la recenzojn ĉe la revuo Esperanto (revuoesperanto.org/recenzoj kaj uea.org/revuoj/esperanto).

-------------------------

GASTLIBRO (subskribu nur dum la 17-a de aprilo!)

La Gastlibro estas tradicia elemento de la malfermaj tagoj. La ligilo estos disponigata komence de la evento. Post la evento okazos loterio. La gajnintoj estos kontaktitaj retpoŝte. Subskriboj en aliaj datoj ne estos konsiderataj por la loterio. Se vi aldone volas helpi premii partoprenantojn, via donaco bonvenas. Por scii kiel sendi donacojn vizitu uea.org/alighoj/pagmanieroj. Bonvolu sendi mesaĝon al financoj@.spamaĵo?co.uea.org kun averto, ke via kontribuo estas por la “53-a MT”. Ju pli da donacoj, des pli da premioj: helpu nin atingi la sumon de 530,00 €!

-------------------------

BABILU!

Babili kun aliaj esperantistoj estas unu el la ĉarmoj de Esperanto-eventoj. Ni invitas ĉiujn aliĝi al la Telegram-grupo de UEA: uea.telegramo.org/. Tie eblos kunkomenti dum la tuta evento.

-------------------------

MUZIKA PROGRAMO

Inter la prelegoj estas kelkaj minutoj da muzika interludo danke al la kunlaboro kun Vinilkosmo. Aŭskulteblos lastatempaj kantoj de: Alejandro Cossavella, Tim Gallego, BaRoko, Inicialoj DC, Ĵomart kaj Nataŝa, Kjara...

Dum la tuta tago eblos leviĝi el la seĝo, iom promeni, preni kafon aŭ teon. Ni deziras bonan eventon kaj bonan babiladon! UEA dankas al ĉiuj organizantoj, teknikistoj, partneroj kaj prelegontoj.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/944a1

El Gazetaraj Komunikoj

UK en Belfasto nuligita: anstataŭe okazos duafoje la Virtuala Kongreso
Gazetaraj Komunikoj n-ro 947 (2021-04-26)

Flanka evento de UEA kaj TEJO dum la 10-a EKOSOK-Junulara Forumo, la 6-an de aprilo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 942 (2021-04-04)

IRIS, Scienca Agado kaj Faka Forumo (4-a kaj 11-a de aprilo)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 941 (2021-04-02)

UEA fariĝis ĉefa partnero de KAEST 2020, kiu okazos rete (1-4 oktobro)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 906 (2020-09-11)

La 52-a Malferma Tago okazos virtuale kun koncerto de Kjara
Gazetaraj Komunikoj n-ro 866 (2020-04-24)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021