Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 971 (2021-08-07)
Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, 9 aŭgusto 2021

[ Mesaĝo sendita al UN-EKOSOK. ]

Okaze de la Internacia Tago de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo, la 9-an de aŭgusto 2021, Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn, la Altan Komisionon de UN por Homaj Rajtoj, Uneskon kaj ĉiujn indiĝenajn popolojn tra la tuta mondo.

La Deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj, ankaŭ tradukita en Esperanton, agnoskas la homajn rajtojn kaj fundamentajn liberecojn de indiĝenaj popoloj, kaj ankaŭ la rajton al memdeterminado, aŭtonomio kaj memregado. Grava parto de tiuj rajtoj estas la konservado, revivigo kaj evoluigo de iliaj lingvoj, kulturoj, tradicioj kaj institucioj. Ni memorigas la Ŝtatojn pri la sindevigoj sekve alprenitaj kaj samtempe atentigas pri la rolo de la civila socio en la realigo de la Deklaracio.

Nuntempe oni ja konscias pri la graveco de diverseco kaj pri la ligo inter kultura diverseco kaj biodiverseco. Ofte la indiĝenaj scioj ludas gravan rolon en konservado de biodiverseco. Ankaŭ per siaj lingvoj, indiĝenaj popoloj estas la portantoj de valoroj kaj praktikaj konoj, kiuj montras kiel homaj socioj povas kunvivi harmonie kun la naturo. Tio estas alia plia kialo, por ke indiĝenaj popoloj havu plenan povon decidi pri tio kio efikas sur iliaj landoj, akvoj kaj komunumoj, en la kunteksto de la harmonia kunvivado de ĉiuj vivantoj sur nia planedo. Ĉiuj popoloj estas egalaj en sia homeco.

Respekti, konservi kaj evoluigi la diversecon, kaj trovi bonajn manierojn interkomunikiĝi, interkompreniĝi kaj interkunlabori formas la bazan ideon de Esperanto, kiel lingva kaj kultura fenomeno. La internacia lingvo Esperanto ne celas forigi la lingvojn de la unuopaj komunumoj sed faciligi interkomunumajn kontaktojn, dum ĉiuj lingvoj rajtas evolui ene de siaj propraj teritorioj. En tiu senco, la parolantoj de Esperanto defendas la lingvan kaj kulturan diversecon, kontraste al la tro ofta praktiko de la grandaj naciaj lingvoj, kies parolantoj ja okupas pli kaj pli da spaco koste de pli malgrandaj lingvoj.

La de UN kaj Unesko proklamita Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj komenciĝos la 1-an de januaro 2022. Nia Asocio elektis kiel temon de la Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo 2022 la temon “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj”. La Kongreso estos unu el la internaciaj aranĝoj, kiuj helpos lanĉi la Jardekon por la periodo 2022-2032. Festante la Internacian Tagon de la Indiĝenaj Popoloj de la Mondo 2021, ni anoncas nian fortan subtenon de la Jardeko, kiu formos okazon por festi kaj firmigi la kulturan kaj lingvan diversecon, antaŭenigi inkluzivigon kaj homajn rajtojn, kaj konstrui pacon kaj evoluigon.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/971a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021