Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1000 (2021-12-12)
Mesaĝo de UEA okaze de la Zamenhofa Tago, 15 decembro 2021: interkompreniĝo kaj konfido

Ĉiun 15-an de decembro ni festas la naskiĝtagon de L. L. Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto. Ni festas ne nur lian rolon en la ekapero de tiu internacia lingvo, sed precipe liajn homamajn principojn. Per liaj streboj, krom la plej disvastiĝinta internacia planlingvo, Esperanto estas ankaŭ klopodo por kompreniĝo inter homoj el diversaj kulturoj.

La mondo trapasas krizon de malkonfido. Tutmondaj multdimensiaj krizoj subfosas nian kapablon unuiĝi por solvi komunajn problemojn. Tamen ĝuste alfronte al krizoj ni devas memori, ke ni estas unu sola homaro, ke ni estas egalaj en digno kaj rajto. Ni devas alproksimiĝi kaj rekoni unu la aliajn, kaj helpos por tio konscia atento al lingvoj, al la kultura diverseco kaj al tiuj aliroj, kiujn ni elektas por komuniki unuj kun la aliaj.

La alvoko de la Ĝenerala Sekretario de UN António Guterres pri nova multflankismo en la raporto Nia Komuna Tagordo estas alvoko por konfido, legitimo kaj realigo. Tio eblas nur per kunlaboro de ĉiuj. Necesas konstrui daŭripovajn, inkluzivajn sociojn kaj ekonomiojn, bazitajn je homaj rajtoj kaj homa digno por ĉiuj. Tio sendube tuŝas laboron pri internacia inkluzivemo, kreante pontojn inter grupoj izolitaj de lingvaj baroj kaj konscion pri nia komuna tutmondeco.

Tutmonda civitaneco, homaj rajtoj, interkultura dialogo kaj solidareco estas bazoj por revigligi kaj refirmigi multflankismon. Tamen ĉio komenciĝas per interkompreniĝo kreanta konfidon. En tiu senco ni utiligas Esperanton kiel vojon al kunlaboro, al konstruado de konsentoj, al internacia kompreniĝo, al komunikado inter homoj kaj popoloj kaj kiel ilon por paco.

En la unua Universala Kongreso de Esperanto, en 1905, Zamenhof salutis la grandan tutmondan homan familión kaj invitis ĉiujn al nova komenciĝinta estonteco. Tiam li diris: "…en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio". En 2021, la Internacia Jaro de Paco kaj Konfido, tiuj vortoj restas daŭre aktualaj kaj reprezentas la plej homan flankon de la laboroj de nia Asocio.

En memoro al Zamenhof kaj lia revo pri tutmonda unuiĝo, Universala Esperanto-Asocio fieras pri siaj rilatoj kun UN, Unesko kaj aliaj internaciaj organizaĵoj. Kun-respondeco, esenco de multflankismo, estas la principo, sur kiu ni konstruas pli bonan mondon por ĉiuj.

[ Tiu ĉi estas la jubilea 1000-a Gazetara Komuniko de UEA, 23 jarojn post la unua, kiu aperis en 1998. Abonu la Gazetarajn Komunikojn de UEA por ricevi la plej freŝajn informojn pri UEA kaj legu la 1000 unuajn komunikojn en uea.org/aktuale/komunikoj ]

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/1000a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022