Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 989 (2021-10-16)
Partoprenu la oktobran viki-konkurson pri Ameriko kaj malkovru Vikivojaĝon, la novan fraton de Vikipedio

Ĝis la 31-a de oktobro 2021 esperantistoj verkas pri Ameriko por la Esperantaj Vikivojaĝo kaj Vikipedio. Krom kontribui por kvalita enhavo en Esperanto, oni povos gajni valorajn premiojn! Tio okazas kadre de la konkurso “Amerika monato” en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio, de la organizaĵo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) kunlabore kun la Amerika Komisiono de UEA kaj la LKK de Montrealo. Partoprenontoj devas legi la regulojn kaj listigi siajn kontribuojn en la konkursa paĝo.

La Esperanta Vikipedio ĝuas jam preskaŭ 2 jardekojn da atento de la interreta Esperanto-komunumo, ne nur per legado de la vasta gamo de artikoloj, sed ankaŭ per aktiva verkado. Tion substrekas la atingo, en julio 2021, de la “kilometroŝtono” de 300 000 artikoloj - kion instigis ankaŭ la kampanjo “Vikipedio 300 000”, iniciatita de UEA, la vikipedia konkurso pri “Unesko” en julio kaj la “Afrika monato” kunlabore kun la Afrika Komisiono de UEA en majo.

La Esperanta Vikivojaĝo estas juna frato de Vikipedio, kie ankaŭ volontuloj verkas, tamen ne enciklopediajn artikolojn, sed turismajn gvidilojn: kiel alveni, kiujn lokajn specialaĵojn manĝi kaj drinki, kie loĝi, kion vidi kaj fari, bazojn de konversacio kun lokanoj k.s. Ĉar Esperantujo havas fortan kulturon de renkontiĝoj, aparte internaciaj, tia ĉi gvidilo povas multe helpi ne nur al turistoj, sed ankaŭ (aŭ precipe) al partoprenantoj de Esperanto-eventoj. Pro tio, ke Vikivojaĝo memstariĝis antaŭ malpli ol 1 jaro kaj estas daŭre en sia komenco, la okazigo de la "Amerika monato" lige ne nur kun la Esperanta Vikipedio, sed ankaŭ kun la Esperanta Vikivojaĝo celas diskonigi inter esperantistoj tiun pli junan fraton de la vikiaj projektoj en Esperanto kaj instigi al organizantoj de aliaj Esperanto-eventoj helpi informi al siaj partoprenontoj per turismaj gvidiloj kolektive konstruataj.

Por instigi al partoprenantoj de la konkurso malkovri la regionon de la plej grava Esperanto-evento de 2022, la LKK de la 107-a Universala Kongreso, kiu okazos en Montrealo, elektis kelkajn aparte gravajn temojn en Vikivojaĝo kaj Vikipedio kaj invitas la esperantistojn verki specife pri ili. Por la plej aktivaj verkantoj atendas diversaj valoraj premioj, inter ili senpaga aliĝo al la 107-a UK!

Kontrolu la regulojn de la “Amerika monato” en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio. Kaj bonan verkadon!

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/989a1

El Gazetaraj Komunikoj

Kontakto havas novan redaktoron
Gazetaraj Komunikoj n-ro 968 (2021-07-23)

TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)

Por 300 000 artikoloj en Vikipedio ĝis julio 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 946 (2021-04-24)

Afrika Komisiono havas novan kunordiganton: D-ro Elisee Byelongo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 930 (2021-02-10)

La akademia revuo Esperantologio / Esperanto Studies inaŭguras novan serion
Gazetaraj Komunikoj n-ro 917 (2020-11-30)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021