Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  
2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  1998  

N-ro 943 (2021-04-10)
Unesko unuafoje faras enketon per Esperanto - UEA alvokas ĉiujn esperantistojn partopreni

[ Kun afabla peto republikigi la mesaĝon en viaj lokaj, landaj kaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]

La ĉefa celo de Unesko estas kontribui al paco kaj sekureco en la mondo per kunlaborado inter nacioj per edukado, scienco, kulturo kaj komunikado. Per tio oni antaŭenigas universalan respekton al justeco, al la regado de leĝo kaj al homaj rajtoj, fundamentaj liberecoj kaj toleremo, kiuj estas konfirmitaj por la popoloj de la mondo, sendepende de raso, sekso, lingvo, aŭ religio, laŭ la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj. Unesko ankaŭ kontribuas al daŭripova disvolviĝo kaj protektado de endanĝerigitaj lingvoj. Por evoluigi la realigon de la celoj, ekde 1971 ĝis 2015, Unesko trifoje publikigis serion de Tutmondaj Raportoj pri Edukado kaj planas publikigi la novan raporton Futuroj de Edukado: Lerni fariĝi (Futures of Education: Learning to Become) en novembro 2021.

Por vaste kolekti ideojn kaj bone prepari la tutmondan raporton, Unesko fondis Internacian Komisionon pri Futura Edukado kun 17 altrangaj fakuloj el diversaj landoj, estratan de s-ino Sahle-Work Zewde, la Prezidento de la Federacia Demokrata Respubliko Etiopio. Unesko publikigis 1-minutan enketilon en 17 lingvoj, inkluzive Esperanton danke al la iniciato kaj traduko de Renato Corsetti.

UEA traktas tion kiel ŝancon por esperantistoj esprimi siajn opiniojn en la tutmonda raporto pri edukado. Tio estos grava ago laŭ la strategiaj planoj disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto kaj por vidigi al Unesko la utilecon de nia lingvo. Ju pli multaj esperantistoj plenigos la enketilon, des pli klare la lingva valoro estos videbla al Unesko. UEA do alvokas, ke ĉiu esperantisto investu unu minuton plenigi la facilan enketilon laŭ la indiko sur la retejo en.unesco.org/futuresofeducation/top-3-challenges-and-purposes-education/Esperanto aŭ mallonge: bit.ly/enketounesko2021. Ĉiuj Esperanto-organizoj, grupoj kaj kluboj dissendu anoncojn por instigi esperantistojn partopreni. La enketado finiĝos en la fino de aprilo.

Por doni nian kontribuon kaj influon al la Tutmonda Raporto de Unesko, UEA planas speciale sendi al Unesko proponan raporton, laŭ la indikoj de Unesko: kiel edukado povas esti uzata por formi la futurojn de la homaro kaj la planedo: kio devas esti memorata kaj kio devas esti akcentita pri ĉi tiuj du aferoj. UEA invitas talentajn esperantistojn sendi siajn proponojn al la dua vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao trezoro@.spamaĵo?qq.com kaj al la ĉefreprezentanto de UEA ĉe Unesko François Lo Jacomo francois@.spamaĵo?lojacomo.eu antaŭ la 20-a de aprilo 2021. La proponoj povas esti tre konkretaj aŭ ĝeneralaj. La fina propona raporto devas esti maksimume 1000 vortojn longa.

Atentu: Bonvolu nepre uzi komputilon por plenigi la demandaron, ĉar sur telefono foje ne aperas la fina butono “Sendu”.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/943a1

El Gazetaraj Komunikoj

Mesaĝo de UEA okaze de la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, 24 oktobro 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 990 (2021-10-20)

Eks-prezidanto de UEA ricevas ŝtatan premion en Barato
Gazetaraj Komunikoj n-ro 987 (2021-10-08)

Mesaĝo de UEA okaze de Internacia Tradukada Tago 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 986 (2021-09-30)

UEA invitas prelegi en la 75-a IKU-sesio en Montrealo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 983 (2021-09-23)

Alvoko al partopreno en la 73-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA, en 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 982 (2021-09-22)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2021