Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1012 (2022-01-24)
Deklaro de la Afrika Komisiono de UEA okaze de la Monda Tago de la Afrika kaj Afrikdevena Kulturo, 24 januaro 2022

Okaze de la Monda Tago de la Afrika kaj Afrikdevena Kulturo, la 24-an de januaro 2022, la afrikaj esperantistoj pere de la Afrika Komisiono de Universala Esperanto-Asocio (UEA) deklaras sian senrezervan subtenon al ĉi tiu tago starigita de Unesko en 2019 kaj al ĝiaj celoj, kiuj estas gravaj kaj por Afriko mem kaj por la mondo, kie vivas konsiderinda kvanto da afrikdevenaj homoj.

La temo de ĉi tiu tago estas grava por la tuta mondo, ĉar ĝi volas substreki la homajn valorojn de la afrika kulturo, kiuj povas pozitive efiki ankaŭ ekster nia kontinento. Ni kiel afrikaj esperantistoj kaj aparte kiel Afrika Komisiono de UEA alte taksas tiun agadon kaj provas disvastigi nian afrikan kulturon al la tuta mondo pere de la internacia lingvo Esperanto, kiu mem estas ilo por egalaj rilatoj inter la popoloj de la mondo por atingi interkonatiĝon kaj pacon.

Niaj asocioj, societoj kaj kluboj en preskaŭ ĉiuj landoj de Afriko kunlaboras dum la tuta jaro kun parolantoj de Esperanto en aliaj kontinentoj kaj konstante interŝanĝas ideojn kaj informojn pri afrikaj specifaĵoj. Afrikaj esperantistoj produktis verkojn, kiuj spegulas la variecon kaj riĉecon de la nuntempa afrika kulturo kaj la problemojn, kiujn ni frontas. Tiuj verkoj atingas homojn en aliaj kontinentoj.

Rimarkindaj estas filmoj en Esperanto kreataj en Afriko, aparte en la Demokratia Respubliko Kongo, pri la tragediaj problemoj ligitaj al milito. Abundas ankaŭ kantoj kaj muzikaĵoj kreitaj de afrikaj muzikaj grupoj, kiuj iĝas famaj tra la tuta mondo inter parolantoj de la internacia lingvo Esperanto.

Samtempe ni partoprenas la agadojn instigatajn de Unesko pri la grandaj temoj de virina samrajteco kaj de valorigo de la propraj afrikaj lingvoj kaj en ĉi tiu spirito ni alvokas al la popoloj de la mondo interesiĝi pri la lingvo Esperanto, kiu permesas ideo-interŝanĝojn inter egaluloj, kaj pri nia agado por diskonigi pere de ĝi la afrikan kulturon.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/1012a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022