Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1020 (2022-02-14)
Elektitaj (sen baloto) 4 komitatanoj B de UEA: mandato 2022-2025

Ĝis la 31-a de januaro individuaj  membroj de UEA (IM) povis kandidatiĝi por la posteno de komitatano B de UEA, mandato 2022-2025. Komitatanoj B reprezentas la IM-ojn en la Komitato, la supera organo de la Asocio. Laŭ la Statuto de UEA (art. 24) por la koncerna mandato ĝis maksimume 5 komitatanoj B povus esti elektitaj.

Laŭ la Ĝenerala Regularo (art. 8) validaj proponoj por kandidatoj konsistas je skriba preteco, biografieto kaj deklaro pri movadaj celoj de la kandidato plus skribaj subtenoj de minimume 10 IM-oj el minimume 3 diversaj regnoj. Ĝis la limdato la Centra Oficejo ricevis 7 proponojn, ĉiuj retpoŝte, sed nur 4 proponoj estis plene validaj, ĉar plenumantaj ĉiujn kondiĉojn. Pro tio, ke la nombro da validaj proponoj estas sub la maksimumo, voĉdonado ne devas okazi kaj ĉiuj kandidatoj estas konsiderataj kiel elektitaj, same kiel okazis en 2016, 2007 kaj 1992.

La novaj komitatanoj B estas Aleks Kadar el Francio, Alexsandro Cesário el Brazilo, François Lo Jacomo el Francio kaj James Rezende Piton el Brazilo. La nove elektitaj komitatanoj B ekoficos je la malfermo de la ordinara kunveno de la Komitato (laŭ la art. 3 de la Elekta Regularo), dum la Universala Kongreso 2022.

UEA gratulas al la elektitoj kaj kuraĝigas la neelektitojn kunlabori en alia maniero kun la Asocio.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/1020a1

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022