Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
Gazetaraj Komunikoj de UEA
2022  2021  2020  2019  2018  2017  2016  2015  2014  2013  2012  2011  
2010  2009  2008  2007  2006  2005  2004  2003  2002  2001  2000  1999  
1998  

N-ro 1050 (2022-07-29)
Faka Forumo dum la UK 2022: alvoko al Fakaj Asocioj

La Faka Forumo estas programero dum la UK, dum kiu reprezentantoj de Fakaj Asocioj povas prezenti la agadon de sia asocio, proponi kunlaboron, fari sugestojn kaj interkomuniki.

Ĝi okazis dum pluraj UK-oj antaŭ la pandemio, kaj virtuale dum la unua Virtualaj Kongreso kaj inter la du Virtualaj Kongresoj. Por Montrealo estas proponita okazigi ankaŭ ĝin hibride, ĉar plruraj Fakaj Asocioj ne povos sendi reprezentantojn al Montrealo. Por realigi tiun proponon bv. ĝis la komenco de la UK turni vin al la estrarano pri Scienca kaj Faka Agado, Amri Wandel, ĉe amriwandel@.spamaĵo?gmail.com. Defore vi povos konektiĝi dum la Faka Forumo per Zoom (la ligilon bv. peti de Amri Wandel).

Por prezenti vian agadon dum la Faka Forumo, vi povas prepari mallongan (2-3 minutan) prezentaĵon aŭ vive prezenti ĉeeste aŭ defore per Zoom. Cele certigi la sukcesan okazigon de la Forumo, ni petas vin konfirmi vian ĉeeston, prefere responde al ĉiuj indikante vian Fakan Asocion.

La Faka Forumo okazos lundon, la 8-a de aŭgusto 2022, je 12:30 EDT (loka tempo) / 16:30 UTC.

Aldona ebleco prezenti vian Fakan Organizon kaj agadon al la kongresanoj estas per la Movada Foiro, kiu okazos nur fizike, surloke. Se vi ne jam faris, vi povas pri la Movada Foiro kontakti Anna Lowenstein, anna.lowenstein@.spamaĵo?esperanto.org, devus esti ebla trovi spacon por via asocio.

Bv. noti ke al la UK en Montrealo ankoraŭ eblas aliĝi ĉe uea.org/kongresoj/alighilo.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/1050a1

El Gazetaraj Komunikoj

Alvoko al partopreno en la 74-a okazigo de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2023
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1063 (2022-08-30)

Nova Estraro de UEA (2022-2025): estraraj fakoj dividitaj
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1060 (2022-08-21)

Komenciĝis la UK en Montrealo kun nova Estraro kaj parte hibrida programo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1052 (2022-08-07)

Novaĵoj: cifereca Kongresa Libro de la 107-a UK kaj kongresa apo disponeblas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1048 (2022-07-18)

Tutmonda Arbo-Plantado: sezono por plantado kaj donacalvoko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1043 (2022-06-21)

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2022