Claude Nourmont naskiĝis en la franca urbo Rouen la 23-an de oktobro 1945 kaj mortis la 25-an de februaro 2022. Ŝi estis Dumviva Membro de UEA, konstanta Membro de Societo Zamenhof, Honora Prezidanto de TEJO kaj Komitatano de UEA.
Ŝi esperantiĝis en 1963. Ekde tiam ŝi aktivis movade, vizitis Esperanto-renkontiĝojn, organizis kaj laboregis por Esperanto. Inter 1975 ĝis 1977 ŝi estis prezidanto de TEJO. En 1973 ŝi fariĝis ĝenerala sekretario de Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE; nun Espéranto-France); inter 1994 ĝis 2001 ŝi estis prezidanto de UFE. Ŝi prezidis la Lokan Kongresan Komitaton de Montpellier (UK 1998).
Ŝi estis Komitatano de UEA ekde 1986 ĝis 2022 kaj Vicprezidanto de UEA inter 2004 ĝis 2013. Ŝi estis redaktoro de Monato (rubriko Arto, 2005-2022), ĉefredaktoro de Le Monde de l’Espéranto (2003-2022) kaj konstanta prizorganto de Kleriga Lundo dum la UK.
Ĉiame ŝi restos en nia memoro, kiel tre bonkora persono kun eterna emo kontribui, helpi, animi, pacigi kaj financi. Ŝi estis granda mecenato de Esperanto-agadoj. Kiam aliaj fermis la orelojn, ŝi ofte estis la unua, kiu donacis.
Nome de la tutmonda komunumo ni prezentas nian kondolencon al la familio kaj al la multaj geamikoj de Claude tra la mondo. Ĉiuj estas bonvenaj kondolenci en la Panteono de Edukado.net: https://edukado.net/biblioteko/panteono?iid=246
Forpasis NANOVFSZKY György (1942-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 975 (2021-08-14)
Forpasis Vilmos Benczik, Honora Membro de UEA (1945-2021)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 932 (2021-02-28)
Forpasis Zlatko TIŠLJAR, Pajo (1945-2020)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 905 (2020-09-09)
Forpasis William R. Harmon (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 838 (2019-12-23)
Forpasis Mila van der Horst-Kolińka (1927-2019)
Gazetaraj Komunikoj n-ro 839 (2019-12-23)