Pasintsemajne la mondo en ŝoko atestis la ekeston de milito pro invado en Ukrainion iniciatita de la registaro de Rusio. En malmulte da tagoj la homaro suferis jam multajn mortojn de senkulpaj homoj - interalie infanoj kaj virinoj - kaj pli ol miliono estis forpelitaj el siaj loĝlokoj. Konfirmante siajn deklarojn pri solidareco al ĉiuj, kiuj suferas pro la plago de milito, UEA, subtene de ILEI, kaj nia junulara sekcio TEJO unuiĝis por starigo de helpo-servo responde al tiuj kondamnataj militaj agresoj, kun serioza atento al tio, ke la UEA-reto enhavas la partoprenon de pli ol 240 kontaktoj en Ukrainio.
La komuna servo klopodas pripensi, kunordigi kaj efektivigi strategiojn por helpi homojn, precipe esperantistojn kaj ties familianojn. La servo havas kiel principajn celojn:
La helpo-servo funkcias pere de la retadreso
UEA kaj TEJO jam ekkunlaboras kun individuoj, landaj asocioj, landaj sekcioj kaj neesperantistaj internaciaj organizaĵoj por la celoj de la helpo-servo. Pasporta Servo estos unu el la iloj de la helpo-servo. Por donaci al la konto Espero, oni aliru uea.org/alighoj/donacoj/espero. La helpo-servo raportos periode pri la evoluoj de la laboroj per la komunikkanaloj de UEA kaj TEJO. Ni agnoskas, ke niaj organizaĵoj ne estas grandaj kompare kun aliaj, tamen ni provas helpi laŭ niaj ebloj per nia organiza forto, kun firma konscio pri la unikeco de Esperanto kaj la valoroj de nia movado.
Mesaĝo de UEA, ILEI kaj TEJO al Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1008 (2022-01-18)
TEJO en Speciala Konsulta Rilato kun UN
Gazetaraj Komunikoj n-ro 988 (2021-10-14)
Deklaro de TEJO kaj UEA okaze de Internacia Junulara Tago, 12 aŭgusto 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 974 (2021-08-13)
TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)
Flanka evento de UEA kaj TEJO dum la 10-a EKOSOK-Junulara Forumo, la 6-an de aprilo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 942 (2021-04-04)