La Dua Bulteno de la 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta en Montrealo (6-13 aŭgusto 2022) haveblas rete per la paĝo de la UK: uea.org/kongresoj. La Dua Bulteno donas utilajn informojn pri la lando kaj la kongreso (alveno, kongresejo, temo kaj unua rigardo pri la programo), sed plej grave prezentas mendeblajn servojn de la UK, kiel hotelojn, ekskursojn kaj bankedon. Disponeblas versio de la Dua Bulteno rekte konsultebla sur la paĝo de la UK, aldone al PDF-versioj (kvalita, 10 Mb; kaj malpeza, 4 Mb) kaj al la reta mendilo: uea.org/kongresoj/mendilo.
La antaŭkongresa ekskurso okazos inter la 2-a kaj 5-a de aŭgusto 2022 (4 tagoj/3 noktoj) kaj irigos kongresanojn al Ontario kaj al la famaj akvofaloj de Kanado. La ekskurso komenciĝos en Toronto, la plej granda urbo de Kanado, kaj finiĝos en Montrealo ĉe la kongresejo. Per tiu ĉi ekskurso la kongresanoj vizitos, krom Toronton, la malnovan Kingstonon (unu el la antaŭaj ĉefurboj de la lando), la famegajn Akvofalojn de Niagaro kaj boatos en la mirinda regiono de la Mil Insuloj. Zamenhof en 1910 veturis laŭ tiu vojo post sia partopreno en la Sesa Internacia Kongreso en Vaŝingtono, survoje al Montrealo.
La postkongresa ekskurso okazos inter la 13-a kaj 16-a de aῠgusto 2022 (4 tagoj/3 noktoj) en la koro de Kebekio kaj iros al la norda bordo de la impona riverego Sankta Laŭrenco. Ekskursanoj malkovros la ĉefurbon de Kebekio, Kebekon, kiu konservas fortikaĵojn kaj apartan etoson de la 18-a jarcento. Oni ekskursos por vidi balenojn kaj vizitos valoran muzeon pri la indiĝena kulturo de la nacio Huron-Wendat.
Ambaŭ ekskursoj okazos nur se ĝis la 25-a de aprilo 2022 po 30 homoj aliĝos. Do tiuj, kiuj interesiĝas, estas kuraĝigataj rapide mendi sian partoprenon per la reta mendilo. Per ĝi ankaŭ eblas mendi loĝadon, bankedon kaj dumkongresajn ekskursojn.
Bonvenon al Montrealo! Tiuj, kiuj ankoraŭ ne aliĝis al la 107-a UK, povas tion fari per uea.org/kongresoj/alighilo. Kaj por resti regule informita vizitu la paĝon de la UK ĉe Facebook: facebook.com/Montrealo.kongreso.
ATENTON: Se vi aliĝis al la 105-a UK (Montrealo, 2020) nuligita pro la pandemio kaj konservis vian kotizon (do ne donacis ĝin) por aliĝi al la 107-a UK (Montrealo, 2022), vi devas procedi al via aliĝo al la 107-a UK per la reta aliĝilo: uea.org/kongresoj/alighilo - kaj tie elekti la opcion, ke vi deziras reuzi vian kotizon de la 105-a UK. La aliĝo al la 107-a UK ne okazas aŭtomate. Surbaze de la Kongresa Regularo, kotizoj ne estas repageblaj, sed eksterordinare pro la pandemio UEA akceptas reuzon de la kotizo de la 105-a UK por la 107-a UK. Se aliĝintoj al la 105-a UK ne aliĝos al la 107-a UK, tiuj neuzitaj aliĝkotizoj restos por UEA, surbaze de la ĝeneralaj kondiĉoj de la regularo. Vidu ilustritan instrukcion kiel reuzi la aliĝkotizon en la Facebook-paĝo de la 107-a UK aŭ sube.
Aliĝu al la KER-ekzamena sesio de la 107-a UK, Montrealo: la nivelo C2 premieriĝos
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1029 (2022-03-08)
Pri indiĝenaj lingvoj en Montrealo: Fettes reĝisoros la temon de la 107-a UK
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1022 (2022-02-20)
Proponu kontribuojn por la Scienca Kafejo kaj Kleriga Lundo de la 107-a UK en Montrealo 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1017 (2022-02-07)
Alvoko por la 44-a Esperantologia Konferenco: Montrealo, 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1016 (2022-02-05)
Lastaj tagoj por plej favorpreze aliĝi al la 107-a UK (ĝis la 31-a de decembro): la LKK speciale invitas
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1005 (2021-12-28)