La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 107-a Universala Kongreso, kiu okazos en Montrealo (6-13 aŭgusto, antaŭkongreso 2-5 aŭgusto, postkongreso 13-16 aŭgusto), anoncu vin pere de la volontula formularo: http://tinyurl.com/volontuloj2022. Bv. noti, ke nia buĝeto estas tre limigita kaj ke ni bedaŭrinde ne povos pagi al volontuloj aŭ plene subvencii la partoprenon. Subvencio por ĉeesti la UK-on estos havebla per la fondaĵo "Partoprenu UK-on". Pere de ĝi UEA havas la eblon subteni ĉefe la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por subvencio.
Kondiĉoj por ĝui la subvencion estas:
1) Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2021 kaj en 2022;
2) Vi pretas ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK (plenigu la volontulan formularon supre);
3) Vi aldone plenigas la jenan formularon ĝis la 30-a de junio 2022, por subvencipeti al Fondaĵo “Partoprenu UK-on”: mallonge.net/p5
En pasintaj UK-oj volontuloj helpis ĉefe pri fotado, filmado, helpoj en prelegejoj (teknika kaj kunordiga) kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj. En la formularoj vi havas la eblon prezenti por kiu(j) tasko(j) vi pli emas helpi.
UEA dankas al ĉiuj pro la intereso pri tiu subteneblo kaj varme invitas donacemulojn al kontribuo al Fondaĵo "Partoprenu UK-on", kiu helpas diversigi kaj demokratiigi nian plej gravan kongreson: uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk.
Daŭre eblas aliĝi al la 107-a UK: uea.org/kongresoj/alighilo.
UEA, nome de la monda esperantistaro, kore dankas la sindonemon de volontuloj kaj la solidaron kaj malavaron de la donacintoj al la Fondaĵo "Partoprenu UK-on".
Tutmonda Arbo-Plantado: sezono por plantado kaj donacalvoko
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1043 (2022-06-21)
Pli justa kaj pli efika Eŭropo - Alvoko de la konferenco pri la Estonteco de Eŭropo al EU
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1038 (2022-05-24)
La Dua Bulteno de la 107-a UK, Montrealo, haveblas rete
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1034 (2022-04-20)
Aliĝu al la KER-ekzamena sesio de la 107-a UK, Montrealo: la nivelo C2 premieriĝos
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1029 (2022-03-08)
“Ni ne ĉesu labori por paco inter homoj kaj nacioj”: alvoko de UEA al la esperantistoj kaj la mondo
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1023 (2022-02-27)