Por instigi pli da junuloj ekverki en Esperanto, MONATO kunlabore kun TEJO lanĉas novan konkurson. Se vi verkas artikolon por Monato enkadre de la konkurso, kaj via artikolo estas akceptita, vi gajnos 4-monatan bitan abonon de la revuo Monato, kaj senpagan membriĝon al TEJO dum unu jaro se vi loĝas en unu el la koncernaj landoj*. Monato estas ĉiumonata magazino fondita en 1979 de Stefan Maul kaj raportas pri nuntempaĵoj el ĉirkaŭ la mondo. Ĝi estas presata en Belgio kaj havas legantojn en 65 landoj. Monato estas ekzemplo de civitana ĵurnalismo, ĉar por ĝi raportas nur korespondantoj el la lando mem, kiuj do bone konas la lokan situacion.
La sugestitaj temoj por kontribuoj estas:
Oni specife bonvenigas kontribuojn pri ĉi tiuj temoj, sed se vi volas verki pri io alia, nepre sendu mesaĝon al
ATENTU, ke Esperanto-movado ne estas inter la temoj. MONATO estas revuo en Esperanto, ne pri Esperanto.
* Trovu la liston de la landoj kaj legu la gvidliniojn ĉe tejo.org/konkursomonato. La limdato por kontribuoj estas la 12-a de junio.
Helpo-servo de UEA kaj TEJO responde al la milito en Ukrainio
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1026 (2022-03-05)
Mesaĝo de UEA, ILEI kaj TEJO al Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj okaze de la Internacia Tago de Edukado, 24 januaro 2022
Gazetaraj Komunikoj n-ro 1008 (2022-01-18)
TEJO en Speciala Konsulta Rilato kun UN
Gazetaraj Komunikoj n-ro 988 (2021-10-14)
Deklaro de TEJO kaj UEA okaze de Internacia Junulara Tago, 12 aŭgusto 2021
Gazetaraj Komunikoj n-ro 974 (2021-08-13)
TEJO serĉas novan redaktoron por la revuo Kontakto
Gazetaraj Komunikoj n-ro 954 (2021-05-21)