Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston
 
TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008  

N-ro 422 (2016-03-04)
Venontaj renkontiĝoj

Mediteranea Esperanto-semajno - Les Issambres en Restadejo Val d'Esquière (Lazura Marbordo), Francio. 5-a ĝis 12-a de marto 2016. Inf.: Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR 83700 Saint-Raphaël, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com, tel.: +33(0)4 94 83 06 88 aŭ Christine Graissaguel, Les Iles d'Or, rue du Progrès, FR-83600 Fréjus, Francio, rete: kris_grai@hotmail.fr, tel.: +33(0)4 94 95 66 18

John Buchanan Masterclass (Majstrosesio) in Esperanto - de la 16-a ĝis la 18-a de marto en Liverpolo, Britio. La Masterclass estos tritaga spektaklo pri Esperanto ĉe la Universitato de Liverpolo kaj estos malferma al la publiko. Troviĝos tri ĉefaj fadenoj por la programo, po ok sesioj por ĉiuj, kaj ankaŭ kvar pliaj sesioj pri la pli tiklaj flankoj de la esperanta gramatiko. Vidu pli da detaloj en la retejo. inf.: Angela Tellier Angela.Tellier@liverpool.ac.uk

Trilanda Kongreso - en Bandung, Indonezio. Trilanda kongreso inter Aŭstralio, Indonezio kaj Nov-Zelando. De la 23-a ĝis la 28-a de marto 2016. Inf.: Ilia Sumilfia Dewi, Prezidanto de Indonezia Esperanto-Asocio iea@esperanto.o

Internacia Junulara Festivalo - de la 23-a ĝis la 29-a de marto en Pesaro, Italio. La Internacia Junulara Festivalo estas unu el la plej amataj kaj atendataj junularaj renkontiĝoj en Eŭropo. Oni spiras la specialan esperantistan etoson: miksaĵon el amikeco, amuzeco kaj diversecrespekto. Ĝin partoprenas kaj spertaj esperantistoj kaj komencantoj por tre facile amikiĝi kun italoj kaj kun alilandanoj. Inf.: retpoŝto: ijf.admin@gmail.com, tel.: Emanuele Regano (Administranto IJF) +39 334 2238201

57a Argentina Kongreso de Esperanto - de la 24-a ĝis la 27-a de marto en Las Grutas, Río Negro, Argentino. LKK kaj Argentina Esperanto-Ligo invitas vin al la 57a Argentina Kongreso de Esperanto dum Pasko en Las Grutas, Río Negro. Kongresa temo: "Konsento konstruas, malpaco detruas". Inf.: Ruben Sanchez esperanto@neunet.com.ar

Printempa Semajno Internacia, PSI - en Bad Hersfeld, Germanio. De la 25-a de marto ĝis la 1-a de aprilo 2016. Printempa, familia kunveno kun ekskursoj, prelegoj kaj kursoj por plenkreskuloj kaj infanoj. Inf.: Germana Esperanto Asocio, Katzbachstr. 25, DE-10965 Berlin, Germanio. Rete: petra.dueckershoff@esperanto.de

Ekskurso tra Irano al Urgup (Turkio) - en Boruĝerdo-Irano. De la 28-a de marto ĝis la 6-a de aprilo. Urboj por ekskursoj: Tehran-Antalya-Konya-Urgup-Konya-Tehran. Inf.: FOTROS Tour&Travel Agency, No.36, 1 St floor, Eastern Sepand St, NEJATOLLAHI Ave, Tour&Travel Agency, Irano. Rete: masud8422@yahoo.com

Informiĝu pri pliaj renkontiĝoj ĉe: http://www.eventoj.hu



Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
 
Supren
UEA, 2020